Skip to main content

Full text of "(BitArkivo.org) Aŭstria Esperanto-Revuo - Numeroj 07 ĝis 09, Julio ĝis Septembro (1947)"

See other formats


AŬSTRIA 


Csterreichischg Kationj’;!b!!o*hsk 

Zeifschri)i£nc££] 




Oficiala organo de la austria Esperanto-movado 
Offizielles Organ der österreichischen Esperanto-Bewegung 

Aperas mortale 

Redakcio kaj administracio: Ueno I., Neutorgasse 9, Austrio. — Telefono U 20-3-51 


MiO 7-9 
2-a JARO 

J ULIO-SEPTEMBRO 1947 
















EL LA ENHAVO: 

60 jarojn Esperanto 

Frauen jo kaj Austrio 

Kiel delegito ĉe la l?-a Hungara 
Esperanto-Kongreso 

Poemoj 

Kio estas Basic Englisli? —Kio 
estas Occidental? 

Kiam ni farigis teranoj 

Raportoj el la austria kaj inter- 
nacia Esperanto-movadoj 

Bibliografio 





LASTA INFORMO: 

La aiistria Esperanto-kongreso en Kufstein estas prokrastita kauze 
de la malpermeso de ĉiuj kunvenoj pro la poliomielito (spina infana 
paralizo). — Raportoj pri la iutrj naciaj kongresoj en Bern kaj 
Aarhus aperos en la venonta mimero. 



























AUSTRIA ESPERANTO-RE 1 I O oficiala organo 

de Austria Esperantista Federacio kaj de Austria Esperanto-lnstituto 

Adreso: Wien I., Neutorgasse 9, Austrio 

Abonprezo: Jarabono austr. Sil. 10.— aŭ 1 clolaro aö egalvaloro. 

Por membroj de AEF ßenpage. 



Korespondado 

Kitt volas korespondi kun en- aü eksterlandaj esperantistoj, sendu sian 
korespondpeton al la redakcio de A.E.R. Ni publikigos fein lau la disponebla loko. 

4 -j 

Unua korespondanonceto dulinia por AEF-anoj senpage. Plua anonceto kai 
por aliaj personoj kostas Sil. 2.—, por eksterlandanoj 4 int. respondkuponojn. 
Ni petas, la adresojn nepre skribi bone legeble! 

Mallongigoj: L = letero; PK = poŝtkarto; PM = poŝtmarko. 

Austrio. — S-ro Löffler Karl, Wien 14., Jenullgasse 18 — 24, 8/l/7, deziras 
tutmondan korespondadon pri eiuj temoj. 

S-ro Johann Payer, Wolfsberg, Lavanttal, Kärnten, kor. per PK il. kaj 
interŝ. PM kun ĉ. 1. 

S-ro Siegfried Tollinger, Klagenfurt, Kardinalplatz 8 II, Kärnten, kor. per 
PK il. kaj intcrŝ. PM kun ĉ. 1. 

S-ino Rosa Zimmermann, Spital a. Pyhrn, Oberösterreicli, interŝ. PK il. kaj 
let. kun ĉ. landoj. >^aHI 

9 

Hungarujo. — S-ro Balantino Nagy, Budapest VIII., Festetich-u. 7. I, 17. — 
21-iara policoficiro, interŝ. PK il. kun austr. ges-anoj. 

Pollando. — S-ro Danovsky Wach, Varsovio, Climielna 28, tajloro porvi- 
rina, ŝanĝas aŭ aĉetas modoĵurnalojn, kor. kun samprof. pri tnodoj. 

Svedujo. — S-ro John Skulf, Raggatan 10/11. Stockholm, kor. kaj interŝ. 
1 J K il., let., gazetojn. PM ktp. 

. S-ro Per Petersson, Mälaiord, Rottne, dez. koresp. kun aüstria Esperant- 
istino. 


Neue 8 a m m 1 e r 8 c h a u 

internationale Briefmarkenzeitung. 

Das führende kontinentale Fachblatt mit umfassendem und vielseitigstem 
Lesestoff aus allen Gebieten der Philatelie und verwandter Sanimelgebiete. 
lausende begeisterte Leserzuschriften! Beste Radiokommentare! Hervor¬ 
ragende Besprechungen in der internationalen Fachpresse! 

Einzelpreis S 1—, Abonnement für 12 Hefte S 11.—. Erscheint zwei- bis 

dreimal monatlich. 

Sammlerfrcunde im Ausland werden gebeten, als Gegenleistung für das 

Abonnement Sonder- oder hlugpostmarken auf Brief an uns abzusenden. 

^ «• 

Neue Sammlerschau, Leoben, Austria, Fach 49. 






























AUSTRIA 




ESPERANTO 



2-a jaro 


JULIO / SEPTEMBRO 1947 


n-ro 7—9 


ALFRED BERDAN, Vieno: 

60jarojn Esperanto 

* 

Pasis jam 60 jaroj, de kiam Esperanto aperis (14. 7. 1887) sur la 
«cenejo de la mondokazado. Ĝi tiam estis ĝoje akceptita de tiuj, kiuj 
plene agnoskis la altan ideon de lingvo internacia, kaj primokita de 
aliaj, kiuj absolute neis, ke per lingvo artefarita povus ĉiurilate inter- 
komprenigi homoj kaj gentoj diversnaciaj. 

Lau la volo de ĝia elpensinto Dr. L. L. Zamenhof, Esperanto estu 
verko por akceli la pacon inter ĉiuj popoloj kaj nacioj en la mondo. 
Ĉi tiu alta ideo naskiĝis el la ekkono, ke konsiderinda parto de la 
miskomprenoj kaj la el ili rezultantaj malpaciĝoj inter la nacioj 
venas de tio, ĉar mankas al la homaro k o m u n a lingvo por povi 
reciproke rekte kompreni unu la alian. Ni sperte ja scias, ke la 
lingvo de la diplomatoj kaj ŝtatistoj n e ĉiam akordiĝas kun la pen- 
eado kaj volo de la respektivaj popoloj. 

Sed, ĉu la ideo intime ligita kun la lingvo Esperanto fakte efekti- 
viĝis, ĉu la lingvo mem jam venkis, ĉu ni disĉiploj de la grandioza 
Zamenhofa ideo vere havas kauzon por solene festi la 60 jaran jubi- 
leon de Esperanto? 

Jes. malgraii ĉiuj ŝajnaj kontraŭdiroj en la evoluo de la Esperan- 
tomovado, malgrau tio, ke Esperanto ankorau ne estas oficiale agnos- 
kita de la mondo kiel lingvo internacia, malgrau tio, ke la anaro de 
la Esperanta ideo lau mondskala mezuro ankorau estas relative mal- 
granda, ni Esperantistoj, torĉoportantoj de grandioza kulturideo, 
tarnen rajtas festi la jubileon sciaute, ke en ne tro fora tempo Espe¬ 
ranto venkos spite al ĉiuj malfacilajoj kaj malfavoraj cirkon- 
stancoj nuntempaj. 

La disvolviĝo konstanta de Esperanto estis aprupte interrompita 
per la eksplodo de la unua mondmilito en 1914. Post ĉi tiu katastrofo 
la movado relative baldaii regajnis la terenon perditan kaj la sin- 
sekvaj Esperanto-mondkongresoj respegulis la novan prosperon de 
la afero Esperanto. Jam okazis kelkaj gravaj internaciaj konferencoj 




















pritraktantaj la enkondukon de Esperanto en la Jernejojn. en kiu^ 
ankaŭ partoprenis eĉ oficialaj reprezentanloj de registaroj. Esperanto 
tiam eniĝis ĉiam pli kaj pli kiel lingvo internacia en la servon de la 
turismo, internaciaj laboristaj sindikatoj kaj aliaj internaciaj insti- 
tucioj ekinteresiĝis pri la praktikeco de la lingvo, la Esperanto! itera- 
turo konsiderinde kreskis kaj en Esperantujo regis bona espero pro 
la relative baldaŭa oficiala agnosko de la lingvo. 

Jen venkis en 1933 la nacisocialismo en Germanujo kaj tuj detruis 
la grandan germanan Esperantomovadon, ĉar la militemaj naciistoj 
ne povis toleri pacemaii organizon. Kelkajn jarojn poste fakte sekvis 
la dua mondmilito, la plej terura kaj plej sanga en la historio de la 
homaro. Kaj pro la venko de la faŝismo en multaj landoj la Esperanto- 
movado ekstermiĝi6 en ĉiuj de la militintoj okupitaj landoj, dum ĝi 
en la ceteraj landoj nur vegetadis pro manko de internaciaj rilatoj. 

Tarnen, ankaŭ ĉi tiu malfeliĉa periodo forpasis kaj la principo 
de la libereco fine supervenkis la principon de la popola sklavi- 
gado per la sistemo faŝista. Sed bedaŭrinde ankorau ne estas paco 
en la mondo, kvankam ni vivas jara pli ol du jarojn post la inilitlino. 
Tro grandaj estas la diferencoj inter la diversaj nacioj, tro profunda 
ankoraii vivas la malamo en multegaj koroj de la militintaj kaj 
suferintaj nacioj. Tiel teruraj estas la sekvoj de la lasta katastrofo 
en la lioma kaj nacia kunvivado. 

Sed vidu, dum politikistoj diskutadis pri la kulpo je la milito. 
dum diplomatoj kaj ŝtatistoj pritraktadis kaj ankorau ßenfine pri- 
traktadas ŝtatkontraktojn kaj aliajn politikajn kaj ekonomiajn afer- 
ojn, la geesperantistoj ĉiulande ne longe diskutadis, sed ili fuj ekko- 
mencis rekonstrui la detruitan Esperanto-movadon. Kaj la rezultato? 
Ĝi estas vere miriga: kiel fenikso el la cindro, tiel eie en la mondo 
leviĝis la Esperantomovado el la letargio kaj ee tie, kie ĝi ŝajnis 
esti tute ekstermita, kiel ekzemple en Germanujo, nova Esperanta 
vivo ekfloras el la ruinoj! 

Ĉu tio ne estas evidenta signo, ke Esperanto nepre estas v i v- 
kapabla, ne plu ekstermebla kaj absolute bezona por la kunvi¬ 
vado inter la diversaj popoloj? La mondo preskau ĉiutage sentas la 
bezonon de lingvo internacia per la kreado de diversaj. interpopolaj 
institucioj kaj eĉ en UNO oni jam diskutis la problemon de komuna 
intertraktlingvo sen povi provizore solvi la problemon. 

Paneuropo (tuteuropo), ĉi tiu grandioza ideo pri la kreado de 
unueca europa mastrumado per la ekonomia kaj politika kunlaborado 
de ĉ i u j nacioj loĝantaj sur tiu kontinento, kondiĉus por ĝia prak- 
tika realigo la enkondukon de unueca lingvo. La mondparlamento. 
la mondregistaro, pri kiuj parolas aliaj paccelaj projektoj. nur estas 
penseblaj per samtempa oficiala akcepto de lingvo internacia. 























Sed neniam tia komuna lingvo povos esti unu el la grandaj naciaj 
lingvoj. Nur sufiĉe elprovita artefarita kaj tial neŭtrala 
ling\o havos la sancon csti aguoskita kicl liugvo universala malgrnŭ 
ĉiuj diversaj kontraŭstaroj, ĉar la interplektita internacia vivo°ĝin 
kategorie postuladas. 

Tarnen la Esperantistaro en tutmondo mem devas krei la antaŭ- 
kondiĉojn per la finvenko de la lingvo internacia per laborado ko¬ 
muna en la propra j vicoj sendiference kian politikan percepton krome 
ili havas. Ni Esperantistoj devas doni al la mondo la modelon de 
demokrata kunlaborado por nia alta kultura ideo, celanta la pacan 
kunvivadon inter la diversaj nacioj per rekta lingva interkomprenig- 
ado. Kaj ni estu konsciaj demokratoj lau la eldiro de la jugo- 
slava s-ano d-ro Ivo Lapena (Intern. Kulturo 6—7/47) ke: . . nur en 

demokrata medio povas kreski tia planto kia estas la internacia lingvo. 
Aliflanke ĝia kreskado kaj fortikiĝado grave lielpas la cementigon 
de demokrateco en internacia kadro.“ 

60 jaroj en la evoluo de lingvo estas nur eta tempospaco, se oni 
konsideras la inertecon ĝeneralan de la homoj kontraii ĉiu nova kul¬ 
tura ideo. Teknikajn inventojn ekzemple oni pleje tuj povas uzi, sed 
lingvon, eĉ artefaritan, oni unue devas lerni dum certa tempo. Tial 
la tekniko tiom antaŭrapidas ĉiujn aliajn homajn evoluojn. Sed, ke 
Esperanto dum tiu dauro povis enpenetri en ĉiujn kampojn de la 
moderna vivo, pruvas ĝian universalan uzeblecon. 

Tial ni festu la jubileon de Esperanto plenkonscie, ke la lingvo 
devas venki kaj ni memoru ankaii ĝian genian kreinton, nian maj- 
stron d-ro Zamenhof. Sed lia verko, pro kiu li oferis sian tutan per- 
sonecon, sian tutan vivon, pro kiu en idea entuziasmo prenis sur sin 
miloj kaj miloj da konataj kaj nekonataj pioniroj mokadon kaj 
materiajn oferojn, ĝi kuŝas plue en niaj manoj kiel sankta testa¬ 
men t o. 

Eklevu ni tial la verdajn standardojn en la 
jubilea jaro kaj ni konsciiĝu memore al la nas- 
kiĝo de Esperanto, ke la finvenko de la lingvo 
nur povas esti la verko de komuna kunlaboro en 
la naciaj kaj internaciaj Esperantomovadoj! 

★ 


Aforismo] 

Vereco kaj justeco ankaü al kontrauulo, tio estas la unua devo de la viro. 

Lasalle. 









Francujo kaj Austrio 

Pri la amikeco de du kulturoj. 


Ankaŭ por ni Esperantisloj estas interesa la parolado — ĉar ĝi 
tuŝas niajn 'idealojn — okaze de la loncla festo de la 1' ranca-Austria 
Societo kaj meritas esti registrata. La ĉefa komandestro de la francaj 
soldatoj en Aiistrio, generalo Bethouart diris en sia parolo, kiun ni 
citas lau la ofica „Wiener Zeitung" de la 17a de Julio 1946, jenon: 

La historio estas glavo dutranĉa, kaj ke en Via ĉefurbo la mult* 
nombraj memoraĵoj je la estinteco rememorigas refoje kaj refoje al 
la bataloj kaj militoj, kiuj malakcelis niajn rilatojn, aliaflanke ankau 
la historiaj faktoj al ni montras, kiom ege Francujo kaj Atistrio estas 
la naturaj gardantoj de la sama idealo. En la jaro 1866a Bismarck 
unue atakis Austrion, antaü ol li atakis Francujon, kaj 1938 Hitler 
atakis Austrion, antaii ol li atakis Francujon, Europon kaj la mondon. 
Kaj takte estis Aiistrio kaj Francujo la malhelpoj venkotaj unue por 
ebligi al Germanujo komence prusa, poste pangermana, poste naciista. 
la plenumon de siaj planoj. kiuj kauzis en niaj landoj funebron kaj 
ruinojn same kiel en la tuta Europo. La hodiaua Wien estis unn de 
liaj ĉefviktimoj, La clevizo nun estas: ree elkonstrui. Sed estas necese. 
ke ekkomencu la rekonstruado je la spirita kampo. Tiuj nacioj. kiuj 
sekve de ilia etnografia kaj geografia pozicio kaj la grado de ilia kul- 
turo plej bone komprenas siajn najbarojn, liavas la devon, pro ilia 
bistoria misio antauiri en la spirita kaj kultura alproksimiĝo, sen kiu 
vera paco neniel povas ekesti. La Franca kun siti kulturo latina. 
vere eŭropa kaj kontinenta, sed ĉiam akceptema por kulturoj trans- 
oceanaj, kredas, ke ĝi estas inter tiuj. Sed W i e n je la tranĉpunkto 
de la nacioj germanaj, slavaj kaj latinaj kaj de la civilizacioj de ili. 
W 7 ien, estinte dum generacioj ĉefa urbo de la kulturo, kien venadis 
tiom da popoloj eüropaj, por vidi la lumon kaj la fontojn de la spi- 
rito, ĉu Wien kaj Aiistrio ne ankau estas inter ili? Ni eksentis por 
niaj kostoj la vantecon kaj la kruelecon de la sento almilitema. Sed 
ni ankaii estas lernintaj, ke nek liomoj nek nacioj kapablas vivi 
izolite,, kaj tiel la fondo kaj la evoluo de la Asocio Franche-Autriclie 
dankemege estu aklamata. La rolo, kiun Francujo kaj Aiistrio atendas 
de tiu-ĉi societo konsistu el tio, ke oni alproksimigu kaj unuigu la 
du lumegilojn de la kulturo, de la civilizacio kaj de la paco, kiujn 
reprezentas niaj ambau lanrloj kaj niaj ambaii cefurboj. En la rnondo 
moderna hodiaua, kiam bedaürinde la militoj estas tutecaj kaj uni- 
versalaj, devas esti ankau la paco tuteca kaj universala. La paco inter 
1” rancujo kaj Aiistrio povas esti nur unu ei la elementoj de tia paco. 
sen kiu nenia kulturo kaj nenia civilizacio ekzistas. Tiel estadu tiu-ĉi 









societo la modelo kaj Ia ekzemplo por multaj aliaj kaj mi deziras. 
ke ĉiuj nacioj same kiel Francujo kaj Aŭstrio eiitreprenu krucan 
militon pro la p a c o, por ke ĉiuj homoj anstataŭ detruado 
volu lerni kompreni unu la alian, interkonatiĝi, ŝati kaj helpi «in 
reciproke. 


EMIL VOKAL , Vieno: 

~ mm 9 

Kiel delegito ce la 17 -a Hungara Esperanto- 
Kongreso 


Mi havis la honoron povi partopreni kiel delegito de Aiistria 
hsperantista Federacio la ĉi-jaran Hungarlandan Esperantokongreson 
en Pecs. E^stas vere ege malfacila afero voli nuntempe vojaĝi ekster- 
ianden kaj mi bezonis preskaŭ 100 liorojn entute ĝis kiam mi ricevis 
ĉiujn dokumentojn por la elvojaĝpermeso. 

22. 5. 104T alveno en Budapesto. La animo funebras, Buda elbru- 
linta, la pontoj de Budapest detruitaj, ruinoj, elbombitaj stratoj — 
Vieno kaj Budapesto, reĝinoj de la Danubo, kie estas viaj iamaj ĉar- 
moj kaj belecoj ? Akeeptis min kaj mian edzinon s-ano Halka, kiu 
j.oste konatigis nin kun s-ano Bleier kaj lia familio. Ĉie ni estis amike 
akceptata.j. 

La 23. 5. 1947 vespere mi faris entuziasme aklamitan paroladou 
pri la aŭstria E-movado en la E-sekcio de la tramista sindikato kaj 
la Budapestaj tramistoj transdonis al mi kamaradajn saluto.jn al siaj 
\ ienaj fakkolegoj. Poste mi renkontis la parlamentan deputiton de la 
agrarpartio. s-anon Csurgai, por priparoli kun li lian projektitan 
vojaĝou al Vieno. 

Sekvonta mateno. En fervoja stacio el du vagonoj salutas E-flagoj. 
Salutas nin Esperantistaj tramistoj, kiuj poste kun ni en vagono laŭ 
nia AEF-kantaro kantis la himnon de la Aiistria E-Federacio: „An- 
taiieu turnu la rigardon, ni ne forlasu la standardon, la estonteco 
estas ni!“ 


Konatiĝo kun la 70-jara s-ano d-ro Leo Lorand, iama prezidanto 
de la hungara E-movado kaj persona amiko de nia Majstro kaj an- 
koraii ĉiam aktiva Esperantisto. La horoj rapidegas, demandoj, re- 
spondoj pri la ekonomia, politika, kultura kaj Esperanta situacio en 
Austrio. Mi al eiuj s-anoj donis informojn. laupove. 

Alvenis ges-anoj el Bulgarujo. Vigla intersalutado, fotografado, 
veturo al Ia kongresurbo en Pecs. De la urbdomo flirtas hungaraj 















kaj E -llagoj. Akceptis nin la agema s-ano Beimel, kiu rakontis al 
ui, ke la LKK kalkulis je 140 kongresanoj, setl fakte anoncis sin 320 

personoj. 

La prezidanto cle la E-grupo en Pecs, s-ano pastro Julio Lajos, 
elkore salulis nin kaj pli poste skribis en mian vojaĝlibron: „El la 
XVlI-a kongreso de liungarlanda Esperantistaro, kiu okazis en la jaro 
1947, la 60-a jubilea jaro depost la apero de la unua Esperantopresaĵo, 
kun koraj salutoj al miaj tre ŝatataj aŭstriaj ges-anoj.“ 

Mi parolis kun profesoro Andreo Gauder el Györ, kiu intencas 
entrepreni vojaĝon tra Aŭstrio kaj fari kelkajn paroladojn en Esper¬ 
anto pri diversaj teraoj. En raian libron li enskribis jenon: „Mi tre 
deziras, ke Vieno fariĝu la centro de la eŭropa Esperantoinovado, ĉar 
ĝi estas eil la koro de nia kontinento. El eksterlando la aŭstriaĵ 
Esperantistoj sendis al mi la unuan fojon vivsignon de amikeco, kion 
mi ĝoje akceptis.“ 

La 25.‘ 5. 1947 matene ni vizitis Esperanto-meson. La predikon kaj 
preĝojn faris nia kara s-ano pastro L. Lajos en ESperanto. Poste ni 
iris en la kongresejon por partopreni la malfermon de la kongreso. 
Tie oni rezervis honor-sidlokojn por la aiistriaj kaj bulgaraj gast- 
delegitoj. La kongreso malfermiĝis. Eksonis liore la hungara kaj 
ESperanta himnoj. Salutparolis la urbestro de Pecs kaj altranga ofi- 
ciro de la hungara armeo. Alvenis saluttelegramoj de UEA-IEL, SAT, 
el Jugoslavujo, Anglujo, Aiistrio kaj el aliaj landoj. Entuziasmiga 
parolado de socialista s-ano S. Tibor (E-Societo Laborista). Sekvis 
aliaj paroladoj. Raportis bulgara s-ano pri vigla E-movado en Bul- 
garujo, tre favorata de la registaro. 

Poste mi transdonis al la kongreso nome de AEF kaj de la Societo 
de amikoj al Esperanto la salutojn de la aiistria Esperantistaro kaj 
skizis en detala raporto la postmilitan evoluon de nia movado. Mi 
parolis pri-niaj jam atingitaj gravaj sukcesoj malgraii ĉiuj egaj mal- 
helpoj kaj eksterordinare malbonaj ekonomiaj cirkonstancoj kaj pro- 
ponis al la ges-anoj fondi propagandcele laŭ la aŭstria modelo Hun- 
garan Socielon de Amikoj al Esperanto. Fine mi transdonis al ili la 
koran inviton al partopreno en nia Austria E-Kongreso en Kufstein. 
La kongreso akceptis mian paroladon kun aplaüdego kaj esprimis sian 
6impation por Austrio kaj ĝia E-movado. 

Dum la kongreso ankau parolis s-ano nome de la komunista, 
s-ano Balkanv nome de la socialista kaj s-ano Csurgaj por la agrara 
partioj. Ĉiuj parolantoj substrekis la nepran neceson de unueca E- 
movado kvankam la unuopaj fakaj aii partiaj sekcioj povas trakli 
siajn specialajn aferojn tute libere kaj sendepende en siaj rondoj. 
Estas ne eble citi ĉiujn detalojn, mi nur grandtrajte povis skizi la 
aferojn pritraktitajn en la ampleksa tagordo. La kongreso entute 






115 


faris bonajn laborojn kaj la sukceso certe montriĝos en prospera 
evoluo de la hungara E-movado. 

Okazis en la kadro de la kongreso ankaŭ literatura vespero ĉe 
„Literatura Mondo' 4 , gvidata de s-ano Bleier. Ni partoprenis ankaŭ 
ekskursojn kaj tarnen fine ni devis adiaŭi de la gastama Pecs. En la 
stacio lasta reciproka manpremado kaj „Ĝis revido!“ ne nur vokas 
la busoj, scd sentas la koroj. ankau vizitis la konatan liungaran 
verkiston s-anon Koloman Kalocsay. Dum nia interparolado li skribis 
en mian vojaĝlibron jenajn liniojn: „Mi deziras sincere, ke tiu ĉi unua 
mia komunikado kun aŭstriaj s-anoj post ia milito estu inaŭguro de 
sukcesa kunlaborado inter Budapeŝto kaj Vieno“. 


La 30. 5. 1947 ni definitive devis forlasi Budapeŝt-on. Estis vere 
belaj tagoj, kiujn ni povis travivi en la gastama Ilungarujo. Mi ne 
povis raporti pri ĉiuj detaloj, mi ne povis citi la nomojn de ĉiuj 
ges-anoj, kiuj bonvole kaj vere amike gastigis kaj helpis nin ĉiu- 
maniere. Mi nur povas ĉi-tie publike esprimi nian sinceran kaj elko- 
ran dankon al la respektivaj ges-anoj pro ilia afableco kaj amikeco. 

Kaj ni estas certaj, ke la amikaj rilatoj, ligitaj en la hungara 
Esperantokongreso kaj okaze de la vizito de s-ano Csurgai en Vieno, 
ne nur limiĝas al la Esperantistaro de ambaŭ Iandoj, sed estas sam- 
tempe signo de vera amikeco inter la popoloj de Hungarujo kaj 
Austrio. 


Hungara parlamentano Esperantista en Vieno 

La 15. 6. 1947 antautagmeze okazis en Vieno eil la salonego de la 
nulraĵlaborista sindikato grava kunveno aranĝita de AEF, Societo de 
amikoj al Esperanto kaj fakgrupo de Esperantistaj poŝtistoj. La ĉe- 
estantojn salutis nome de AEF sekcia konsilisto d-ro M. Führing, nome 
de Ia Societo de amikoj al Esperanto kalkulkonsilisto R. M. Frey kaj 
s-no R. Klausberger salutis por la poŝtista fakgrupo. 

Partoprenis la kunvenon altrangaj gastoj: 

Kiel reprezentanto de la hungarlanda Esperantistaro entuziasme 
estis salutata la hungara parlamentano s-ano Stephan Csurgai. 

Gravaj aiistriaj registaraj kaj autoritataj instancoj estis repre- 
zentataj per jenaj sinjoroj, kiujn la kunveno aplaudege salutis: 

Sekcia ĉefo d-ro E. Chaloupka transdonis la salutojn de la fede- 
racia kanceliero d-ro L. Figl; sekcia konsilisto d-ro M. Führing salutis 
la ĉeestantojn nome de la inst rumin ist ro d-ro F. Hurdes; landa lernej- 
inspektoro kortega konsilisto d-ro A. Simonie esprimis sian simpa- 
tion al Esperanto kaj salutis la kunvenon nome de la prezidanto de 
la \iena urba lernejkonsilantaro d-ro L. Zechner; ĝenerala sekretario 













116 






F. Dantine parolis afablajn vortojn nome de Ia ĝenerala direktoro de 
ia ŝtatfervojoj d-ro E. Seidler; ĝenerala direktoro d-ro K. Dworschak 
ĉeestis kiel reprezentanto de la ŝtata austria poŝtadministrado. Krome 
honoris la kunvenon per sia ĉeesto la prezidanto de la poŝtdirekcio 
de Wien-Niederösterreich-Burgenland d-ro J. Slezak, kortega konsi- 
listo d-ro F. Wollntann, profesoro de la Teknika altlernejo en Wien 

kortega konsilisto d-ro Petritsch k. a. 

Speciala aplaŭdo salutis s-ron ĝenerala direktoro d-ro K. Dwor¬ 
schak, kiam li ekparolis por koncize skizi la signifon de Esperanto 
por la tutmonda poŝtorganizo kaj mondtrafiko. 

La hungara parlamentano s-ano Stephan Csurgai (Budapest) trans- 
donis al la kunveno la salutojn de la hungara E^sperantistaro kaj 
esprimis la deziron, ke ekde nun la aŭstria kaj hungara Esperanto- 
movadoj intime kunlaboru por la bono de Esperanto en ambaŭ landoj. 
Plue li parolis pri siaj klopodoj en la hungara parlamento kaj ĉe la 
kompetenta ministro, por ke Esperanto estu oficiale enkondukata en 
la lernejojn. Se la Esperantomovadoj en kelkaj najbaraj landoj sam- 
cele kunlaborus kaj samtempe instigus siajn registarojn agnoski Es- 
peranton kiel oficialan instrufakon en la lernejoj, tiam sukceso tiu- 
rilate certe devus rezulti (entuziasma aplaŭdo). La muzikorkestro de 
la poŝtistoj nun ekludis honore al la deputito Csurgai la Rakocsi- 
marŝon. 

Pri la aferoj de la poŝtista fakgrupo Esperantisla detale parolis 
ges-anoj R. Klausberger kaj Schuh, lli substrekis la gravan helpon 
flanke de la poŝta direkcio kaj speciale dankis pro tio al s-ro ĝen. 
direktoro K. Dworschak. 

Ĉi tiu kunveno estis unu cl la plej gravaj en la Esperantomovado 
aiistria kaj la ĉeesto de tiom da reprezentantoj de gravaj ŝtataj in- 
stancoj estas multpromesa por la estonto.' Ni ŝuldas dankon al la hun- 
garaj ges-anoj, kiu per sendo de la deputito s-ano Csurgai morale 
apogis nian movadon kaj ni ĝojas pri la estonta kunlaboro inter Hun- 
garujo kaj Aiistrio. 


Esperanto-fil 

Danubo 66 


99 


Budapest, la regino de la 


S-ano Vokal faris la 3. 7. 1947 en la kutima esperantlingva send- 
tempo de Radio Wien (ĉiuĵaŭde 17.50 h.. Wien II. ondolongo 228,6 rn) 
jenan paroladon: 

Depost unu semajno la Vienaj popolklerigaj institutoj l rania kaj 
Vo'ksbiIdungsh aus Margareten prezentas la Esperanto-filmon: „Buda¬ 
pest. la reĝino de la Danubo** farita de la hungara parlamentano Istvan 





Csurgai. Parolanto estas la famkonata hungara Esperantoverkisto Julio 
Baghy, kiu bonege rakontas en tiu filmo pri la sorto de la urbo Buda¬ 
pest antaŭ. dum kaj post la milito. Ni admiras la iaman ĉarmou kaj 
belecon de la mondfama urbo, la belajn pontojn, la kastelon, multajn 
unikajn konstruaĵojn kaj la Margaret-insulon kuu la mirindaj 
banejoj. 

Mi mem vidis en 1939 okaze de la festo de Sankta Stefano la fabele 
iluminitan urbon. 

Sed al tiu feliĉa urbo kun ĝiaj bonkoraj, gastamaj homoj venis 
la milito. Bomboj, kanonoj, furioza batalo ruinigis la urbon. Kiam 
Julio Baghy en la filmo diras la vortojn: „Falis en la akvon la pon- 
toj”, ni kunsentas la doloron pri tiu perdo kun la Budapest-anoj. 

lun tagon la kanonoj silentis, sed kiel aspektis „la reĝino de la 
Danubo'C La urboparto Buda estas tute elbrulinta, ĉie ruinaĵoj, rubo, 
nur rubo! Nek lumo, nek akvo! Preskaŭ oni perdis la esperon. 

Sed la hungara popolo per optimismo laboregis tage kaj nokte. 
De la simpla laboristo ĝis la minist ro-prezklanto, de la infano ĝis la 
maljunulo ĉiu kunhelpis libervole sen rekompenco por konvStrui novan 
ponton. Tre baldaŭ la unua tramo veturis trans la novan ponton de 
Buda al Pest. Kiel delegito de la Austria E-Federacio ĉe la Hungara 
Esperanto-Kongreso en Pecs mi kaj mia edzino vidis antau tri semaj- 
noj la grandan progreson en la rekonstrua laborado. 

Nia adiauo de Budapest estis filmata. Tiuokaze parolis s-ano 
Kökeny salutvortojn nome de la Eungaraj Esperantistoj kaj de „Lite- 
ratura Mondo“, s-ano Bleier adiauis nome de la Laboristaj Esper¬ 
antistoj, deputito s-ano Csurgai (agrarpartio) kaj s-ano Halka parolis 
en la nomo de la hungaraj fervojistoj. IIi ĉiuj raportis pri la novaj 
kulturaj, sociaj kaj trafikaj progresoj en Hungarujo. 

Vere do pravas la titolo de la nova hungara varbbroŝuro Esper- 
antlingva kaj ankaü la Esperanto-sonfilmo montras: „Budapest 
vivas denove!“ 























118 



Al memoro de Gustav Weber 


Ho amika amiko! 
Volonte ni kredas 
al tempo pli bona. 

Ĝin esperegas ni. 
Atendado ĉiam ekstaze 
fortigas nin, 

Ni kredas 
al tempo pli bona, 
ĝin ni atendas. 

Ni certe, 
certe 

ĝin gisvivos, 
ĉar: 

Vi ja suferis 
por ĝi, 

kiun Vi jani ne 
igas nin fervoraj. 
travivas, 

Vi martiro, 

Vi la vivon fordonis 
pro ĝi. 

Ridegon el Via buŝo, 
eiaman ridon 
(Vian lastan sonon) 
ili turmentis, 
la brutaj gardistoj 
en la malliberejo, 
je kies pordego 


la kumaneco 
ŝtoniĝis. 

Kaj tiu ĉi ridego Via — 
malgaja feliĉo 
en mortiga malfeliĉo — 
eĉ ne forlasis 
Vian detruitan buŝon. 

Ni proprigas ĝin al ni, 

A r ian ridegon, 

amika amiko, . *; 

gardas ĝin 

kiel tabuan trezoron, 
al ni heredigitan, 
heredigotan al tempo pli bona, 
al kiu ni kredas* 
kiun ni atendegas. 

Via muta ridego, 

amiko, 

martiro, 

nian kredon 

instigas, 

pravigas. 

Ne eblas, 

ke Via martira morto 

okazis 

sensenca, 

vana. 

Ne eblas. 




t 


Alfred Sdiauhuber. 






















Ciu por paco — paco por ciuj 


Ni ja ne volas murdi jam, 

Nek esti immlataj tolere. 

Ni, la frontanoj de Fhumanec’. 

Ni volas la pacon surtere! 

Ni ĉiuj batalis por rajt’ kaj honor’ 
Laŭ propra kredo-sistemo. 

Pri la liber’ ne rezignas ni 
Pro ies freneza rabemo. 

Ni ne adoras la idolojn plu 
Por nia Dio profane, 

Rifutas ni do „la amon" al mond’. 
Oferas kaj preĝas purmane. 


Spirito kaj koro eliĝu el ĉen’ 

De la frenez kaj de 1’mensogo. 

Savu la dignon kaj veron de 1 hom\ 
Ĝi estas por venko apogo. 

Jnfano estu denove infan’: 

Plej bela estas ĝi avantaĝo — 

Ekregu la mondon la intelekt’, 

Por junaj validu junaĝo! 

Eterne eksonu la sava vort’: 

Reiĝu homoj ni vere! 

Ni ĉiuj sufiĉe suferis jam, 

Ni volas la pacon surtere! 

Dro. Emmerich Pabisch, Graz. 


cand. phil. ROBERT KARL FRÜHMANN: 

Kio estas Basic English?— ?vio estas Occidental? 


Gerte ekzistas multaj Esperantistoj, kiuj opiniis, ke krom nia 
Esperanto ne plu ekzistas alia mondhelplingvo, kiu ankorau en la 
nuna epoko estas propagandata. I iaj samideanoj nun tre miris, kiani 
ili legis en diversaj gazetoj, ke ne nur ekzistas asocio, nomita IALA *), 
kiu serĉas ellabori novan inteniacian lingvon, sed ankau samtempe 
en diversaj gazetoj kaj jurnaloj estas propagandataj du helplingvoj, 
nome , v Basic English" **) kaj „Occidental ***). Kompreneble por Espe- 
rantisto ne povas ekzisti dubo, ĉu Esperanto estas taüga, ĉu ne. Ĉiu, 
kiu scipovas nian karan lingvon, ankaii scias la avantaĝojn de ĝi. Sed 
oftege neesperantistoj, kiuj legis la diversajn fanfaronajn publikiga- 
jojn pri Basic English au Occidental, demandos la Esperantistojn, 
kial ili plu praktikas Esperanton, kaj kiaj estas la diferencoj inter ĝi 
kaj la aliaj helplingvoj. Por ke tiaj demandoj povu esti ĝuste respon- 
dataj, ni volas pritrakti tiujn ambaii lingvojn kaj kompari ilin al 
Esperanto. • « * ' 


*) jMallongigo por „International Auxiliary Language Association (internacia 
lielplingva asocio) 

**) Prononcu: bezik ingliŝ. 

***) Prononcu: okcidental*. 
















Kio estas Basic English? — Ĝi ne estas artifika lingvo, ĉar ĝi kon- 
sistas el 850(!) vortoj prenitaj el la normala angla lingvo per kiuj oni 
povas esprimi ĉion. La avantaĝo de tiu-ei lingvo estas, ke la lern an to 
devas lerni nur tiel malmultajn vortojn. 1 io estas fakto, kiu certe 
sajnas imuavide tre alloganta, secl baldaŭ oni rimarkas, ke precipe 
tiu fakto tre komplikas la uzon de Basic English, car oni ja devas 
ofte difini la mankantajn esprimojn per ampleksa vortaro, kiu tarnen 
ne povas esti ĉiam sufiĉe klara. Ekzemploj: Basic English ne havas 
vorton por restoracio; oni devas traduki tiun vorton per „place to get 
eooked food“ (loko por ricevi kuiritan raangajon). La vorton melono 
oni devas traduki per „large green fruit with a sweet red inside and 
the form of an egg“ (dika verda frukto kun dolĉa ruga enhavo kaj 
la forma de ovo). Kompreneble tia difino plej ofte ne estas simpla 
afero kaj postulas grandan intelekton. Sed ekzistas pli grava rnala- 
vantaĝo: La prononco kaj la ortografio estas la samaj kiel en la angla 
lingvo mein, kiu estas por alilandanoj treege komplika (ekzemple oni 
skribas „nation“, sed prononcas „nejsn“). Finfine oni devas pripensi, 
ke ein homo de la mondo povus lerni tiun lingvon escepte la angloj 
mem, ĉar ili apenaii povos memori, kiujn vortojn de sia lingvo gepatra 
ili povas uzi kaj kiujn ne. Tiamaniere anglo povus kompreni paro- 
lanton de Basic English, sed tiu ne povus kompreni anglon. 

Kaj nun Occidental. — La vortoj de tiu-ĉi lingvo estas prenitaj 
el la romanaj (okeidentaj) lingvoj. La ortografio estas iomete pli* 
simpligita, sed ekzistas ankorau duoblaj literoj, kaj la prononco de 
la literoj estas ofte diferenca. Ekzemple en la vorto Occidental la 
unua „c“ estas prononcata kiel „k“ kaj la dua „c“ kiel „c“. Ankaü 
la akeento ŝanĝiĝas. La gramatiko de Okcideptal instruas: „Akcentata 
estas plej ofte la vokalo antau la lasta konsonanto.“ Por karakterizi 
alian akeenton estas uzataj diversaj supersignoj au ekzistas* propraj 
reguloj. Oni do akeentas ekzemple: familie, ide, ultim, statues, qualilä 
k. t. p. La finsilabojn -tia, -tie, -tion, oni povas prononci -cia, -cie, 
-cion, sed oni ne devas! Oni plue devas scii, ke vortoj, devenantaj de 
la greka lingvo (kiu scias tion!) kaj havantaj la finvokalon -a, antau 
alvenanta finsilabo enŝovas la literon t. 

Kompreneble tiuj malmultaj linioj ne povas esti tuta kurso por 
Basic English aü Occidental kaj ankaii ne povas pritrakti ĉiujn ecojn 
de tiuj helplingvoj, sed certe ankaü la montritaj ekzemploj povas 
montri, ke ambaü lingvoj tute ne estas pli taügaj ol Esperanto. 

















STEPHAN ZODEL: 

Kiam ni farigis teranoj 

Oni povas cliri: Bone, ke neniu vidis nin, kiam ni en kauranta 
pozicio atendis en la patrina ventro nian naskiĝhoron. En tiu ci kom- 

patinda stato tolereme ĉirkaŭis nin netrapenetrebla malhelo, car bele 
ni certe tiam ne aspektis. 

Kiam^ ni ekrigardis la mondän lumon (kiu cetere povas diri, ĉu 
li Fakte ĝin tuj ekrigardis?) oni singardeme kuŝigis nin «dorsen, ni 
baraktis per la kruroj kaj — kriis. 

Jen nia unua ago, per kiu estonta geniulo ne diferencas de estonta 
stultulo. 

La surdorsa kuŝado supozeble plaĉis al ni. Kiam komence la 
akuŝistino, pli poste panjo dum la banado au kiam ŝi sekigis nin, 
singarde turnis nin al la ventra llanko, ni sentis verŝajne ankau tion 
ne malagrabla. Sed dorsflanke, la okulan paron apatie direktante pla- 
fonen aŭ ĉielen, per la manetoj lüde- gestante, ni verŝajne kuŝis plej 
volonte. 

Kiu, krom panjo, emis, ŝercmaniere preni nin en la manojn, 
kvazau ni estus vitra ludilo, tiu devis esti admonata, se li ne sufiĉe 
sciis manipuli infanan korpon, firmteni nian balanciĝantan kapeton, 
ear ĝi prefere flankenkliniĝis — sed absolute ne pro pensa pezo, vere 
ne. En la unua suĉinfana stadio balanciĝis la lcapo de poste saĝaj 
homoj same tiel, kiel ce homoj, kiuj neniam prudentiĝas. 

Sendube plaĉis al ni ankau la sidpozicio, car ni post iom da tempo 
provis, sidigi nin, kaj la kapeto, intertempe fariĝinta pli fiksa, ne plu 
senvole balanciĝis. Kaj ni trovis la mondon pli interesa, kiam ni rekte 
sidiĝis kaj cirkaurigardis. Ho, kiel multkolora preasentiĝis al ni la 
mondo! Kaj ĉio estis tiom granda! 

Daüre, tio estas certa, ne povis sufiĉi al ni, eiam persisti sur eama 
loko. ĉar ni spertis, ke en nia rondo troviĝis tiom da ajoj variaj, el 
kiuj kelkaj eĉ moviĝis. 

Eksciiĝinte diversamaniere, por kio taugas niaj manoj, ne estas 
mirinde, ke ni iutage spertis: jen oni povas uzi ilin ankaii por sura- 
pogo. Tio estis bonega eltrovo, ĉar ni nun havis okazon, rampmovi nin. 
Tiel ni do povis ŝanĝi man restadlokon diversdirekten, kaj ĉie ni 
konatiĝis kun objektoj kaj aĵoj, kiujn ni scivole tuŝis kaj surpalpis. 

Panjo poste kuŝigis nin en la liteton, kaj ĉar ni strecegis niajn 
fortojn, ni longe kaj firme dormis. Sed nian novan eltrovon ni ne 
forgesis. La rampadon ni ripetis kaj ĝi fariĝis por ni kvazau pasio 
preferata. Kiu dubas. ke ĝi ankau korpe kontentigis nin? Ĉu ni alie 
estus praktikintaj ĝin tiel fervore kaj persiste? 


/ 
















Kiam io ege ravis nin, ni laiitigis akran „A ! au ni amuze grum- 
blis. Kaj panjo estis tiu, kiun ni — kiel unuan liomon en la mondo — 
alridetis. La buŝeto duone inalfermite, la langopinto iom eligite, nia 
vizaĝeto subite larĝiĝis, niaj okuloj briladis kaj rigardis en ĝojora- 
vitan vizaĝon, kiel ĝin tiel ammiene povas havi nur patrino. 

Nia delikata voĉo intertempe fariĝis pli forta, pli energia, kaj nia 
eksteraĵo aspektis jam pli simpatia. La komence iomete deformita 
kapeto aliiĝis kaj ekprenis ĝustan formon, kvazaŭ ĝi estus martelita. 
La silka lanugo sur la kapo ŝanĝis sian koloron; ĝi jam pli similis 
harojn. Ld okuloj kutime iomete keliĝis. Ĉirkaŭ la rnanoj formiĝis 
ŝvelaĵoj, kaj kiam ni dormis — neniaj sonĝoj ankoraü igis nin lautigi 
kriojn — ni pugnis niajn gracilajn manojn kaj suprentenis ilin, 
kvazau ili estus kandelabroj. 

EstLs trovanta nia buŝeto komence nur la patrinajn mamojn, el 
kiuj ni avide suĉis, ni pli poste emis, ĉion enigi en la buŝon, kio venis 
en niajn manojn. La makzelo jukis kaj doloris iom <la tempo, kaj la 
unuaj dentoj ekestiĝis. Panjo al ĉiu indulge senkulpigis nian obstinan 
sintenon. nian senĉesan ploradon pro dentestiĝo. 

Fariĝis ni ekde nia naskiĝo la ĉefa persono en la familio, ludanta 
la plej gravan rolon, verdire la plej eminenta persono por ni estis 
panjo. Ŝi dumtage kaj dumnokte amplene ĉirkaŭis nin; ŝi senlace 
zorgis por nia korpa bonfarto, kaj ĉar ni estis tiöm ege helpobezona 
kiel nenia ido en, la tuta bestaro, ni postulis ŝian ĉiaman atenton kaj 
kaŭzis al ŝi multege da laboro. 

Sed la patrino, tiu kara bonulino, havis ankau tempon, karesi, 
distri kaj amuzi nin, ŝi havis tempon, lerte kaj sage veki niajn kapa- 
blojn kaj talcntojn. Tiel el la balbutado ekestiĝis la unuaj vortoj, tiel 
la unuajn iradprovojn sekvis la unuaj paŝoj, kaj ni lernis diferencigi 
objektojn kaj aüdi lau vortoj. 

Kiam ni solaj povis stari sur niaj piedoj kaj senhelpe iri. ni 
fariĝis ĝustaj liomoj, ĉar nia dupieda irado jen estas tio, kio imponas 
eĉ leonon, la reĝon inter la bestaro. 

Komencinte do nian vivon per la surdorsa kuŝado sur la littuko. 
ni finos ĝin sur la littuko en la sama situo, kiam ni fermos por ĉiam 
la okulojn. La intertempo estas nia vivo. 


Staatl. geprüfter Stenographie- und Esperantolehrer 

gibt Unterricht in Stenographie: Gabclsberger und Deutsche Einheits¬ 
kurzschrift, englische und Esperantostenographie; auch Nachhilfestunden 
in Deutsch und Mathematik für Haupt- und Untermittelschüler. Auskunft 

im „Esperanto-Centro“. 



I 












M. Cisek: 


Amkriegaclo de la cervoj en la Viena Arbaro 

En Septembro komencigas unu el la plej belaj naturfenomenoj en 
nia bela Vieua Arbaro, en ĝiaj vastaj forstoj kaj trankvilaj valoj. 
Estas la seksarda tempo, la tempo cle la seksa kuniĝo de la altĉas- 
bestaro, de tilij timemaj, kelkloke jam tiel maloftaj, majestaj bestoj 
kun la belega kapornamaĵo. Kiu unutoje ĝisvivis la seksardan tempon 
cn ĝia plena beleco, neniam plu povas forgesi tiun okazintaĵon. 4 ^ v 

„Post Sankta Aegidtago ld kornarulo bavas sian seksardan tem- 
pon , diras la ĉasistoj, kaj ili kun febra sopiro atendas tiun okazaĵon, 
kun frapanta koro, ĉar ili estas travivontaj unu el la plej belaj.tempoj 
de la ĉasista jaro. 

Sankta Aegido estas la unua tago en Septembro kaj depost ĉi tiu 
la ĉasisto povas atendi, ke la seksarda tempo baldaŭ komenciĝas, kiu 
okazas en la, diversaj regionoj laŭ la situo kaj klimato dum diversaj 
tagoj. sed ĉiam en Septembro. Ĉiutage la ĉasisto nun matene kaj vesp¬ 
ere estas ekster la domo por aiiskulti, ĉu jam Ja cervoj „anoncas”. 
Kiam tio okazas, tiam tuj la raportoj estas senditaj al la posedanto 
cle la ĉasregiono, al la ĉasformanto kaj al la pasiaj ĉasistoj, kiuj ne 
jam estas sur la loko por mem povi auskulti la unuan esperigan 
„anoncadori“ de la cervoj. 

La cervo, la „Altkornarulo'", kiu dum la somero en la tielnomata 
„fortiga tempo“ — kiu abunde donis nutraĵon — tute sola vivis, kaŝite, 
timeme kaj preskau nevideble, nun aliĝas al sia aro — al la cervinoj 
kaj eervidoj — kaj iras kun ĝi, en Ja mezo de Ja aro, gardata kaj 
ĉirkaŭata, kondukata de maljuna „kondukbesto“. Tiu ĉi estas plej 
gardema, kvazaŭ ĝi scius, ke nun la altlvornarulo, la cervo kun Ja 
multpinta kornaro, estas en danĝero. 

La fiera cervö. la „lokcervo” jaluze gardas kaj defendas sian aron, 
kaj ve* al la juna cervo au unujarulo, kiu prosimiĝas al la aro! Li 
devas batali pasian, ardegan bataladon, dum kiu ĝi eĉ devas defendi 
sian vivon ... 

La orkoloraj folioj defalas en la sunbrilanta milda autunaero, la 
kantbirdoj jam formigris en la sudajn landojn. I rankvilo regas en la 
senboma valo. Nur la rivereto, kiu valenportas la orajn fotiojn kaj 
malsekigas la bluruĝajn kandelsimilajn kolĉikojn, kantas la eternan 
ondeto-kanton. La ĉasistoj en la krepusko sopiratendas, la suno mal- 
leviĝas kaj pentras malantau la piceaj trunkoj sangoruĝan pejzaĝon. 
Rlankaj nebulstrioj supreniĝas el la rivereto kaj arĝenta roso mal- 
leviĝas sur la herbajojn kaj la lastajn autunflorojn de la herbejo. 
Malheliĝas iom post iorm Kun febra streĉo la ĉasistoj auskultadas 










sidante sur siaj altaj embuskejoj. 11 i aŭskultas jcn, subite la unua 
sono, la voĉo de la reĝo de la arbaroj, la altkornarulo „anoncas . 
Estas tiel nobla, laŭtega, ja grandioza voĉo, ke tiu, kiu aŭdas ĝiu la 
unuan fojon en la proksinieco,“ ektiinegas. La ĉasistoj donis al la voco 
la plej diversajn noinojn, kiel: cervokrio, anoncado, kaj pro la simi- 
leco kun belaj orgenaj sonoj ili ankau diras: „li orgenas“! 

Dume fariĝis tute malliele, la unuaj steloj aperas sur la ĉielo. 
Ĉiam pli da voĉoj aŭdiĝas el la malhelo de la arbaro, jen, unu; tie, 
ree unu. La unua krias malalte, kvazaŭ malhele, tiu ĉu estas fortega 
cervtfik la dua krias pli alte kaj junece, tiu estas la unujarulo. Kaj 
poste eksonas belega voĉo, malalta baso, fortega kaj majesta — tio 
estas dekdupintulo aŭ eĉ deksespintulo, nomitaj tiel laŭ la nombro de 
la kornarfinaĵoj. Estas la „inaljunulo de la monto *, kiel li estas nomita 
ofte, la*solemulo, kiu ĉiam paŝtiĝas sole, strangulo, kiu nun tarnen 
aliĝas al sia aro kaj ĝin gardas kaj defendas. Li orgenas per sia belega 
voĉo, de proksirae kaj malproksime resonas respondo kaj batalkrioj; 
simfonio de noblaj voĉoj ekestas en la ĉirkauĵo kaj plenigas la trank- 
vilan valon. 

Kortuŝite ĉasisto kaj naturamikoj aŭskultas tiun strangan kon- 
certon. 1'ia nokto dum seksarda tempo rcstas neforgesebla. La steloj 
eiam hele brilegas, velurnigra estas la firmamento. Poste leviĝas 
supren la kvaronluno kaj superverŝas la valon per magia lumo. La 
rivereto murmuras per oraj ondetoj tra la pejzaĵo, trempita en arĝent- 
blanka, subtila nebulo, kiu ĉieleniĝas el la herbejoj kaj formas ĉiu- 
epecajn luntralumitajn striojn kaj estaĵojn. Kaj jen! El la malluino 
de la arbaro elpaŝas cervo kun grandegaj kapo kaj kornaro sur la 
herbejon. serĉante, sekvante sur la postsignoj d^ la cervinaro. Tio 
estas bildo, kiun oni serĉas ĉiujare. 

La amkriegade ĉiam pli kaj pli laiitiĝas, ju pli longiĝas kaj ju 
pli malvarmiĝas la nokto. Ĉiam pli potenca, pli lauta estas la kon- 
eerto, la voĉoj alproksimiĝas, foriĝas. la altarbaro fariĝas plena de 
vivo, ĝi kantas sian plej belegan, ebriigan kanton, kaj oni komprenas 
la mallongan, belan ĉasistan poemon: ^ 

Mi kun neniu reĝo ŝanĝuŝ 
Se mi ne plu povus aŭdi 
Amkriegon de cervar’ 

En autuna orarbarL 

Trad. C. Loibel. 






VIKTOR MANN: 

Esterhazyparko 

Limigata de Gumpendorferstrafie, Amerlingstraße, Sehadekgasse 
kaj de la malgranda placo antaŭ la Apollo-teatro troviĝas en la sesa 
distrikto de \ ieno la Esterhazyparko. Parko, kiu tute diferencas de la 
aliaj gardenoj kaj parkoj en Vieno, kiu estas kvazau oazo meze en 
ŝtona dommaro. Ci kuŝas alte super la stratnivelo kaj larĝaj ŝtuparoj 
kondukas supren en la infanparadizon. 

Strange estis, ke la parko estis dividita laii neskribita leĝo en tri 
partoj. La parto, kiu troviĝas malantaŭ la gimnazio, kie la ŝtona Her- 
kuleso senĉese disŝiras la buŝegon de leono, el kies faŭko elŝprucas 
malgranda akvoradio, estis la restadejo de la „pli bonaj infanoj“, kiuj 
ludis modeste, timeme gardite de patrinoj kaj guvernistinoj. La dua 
parto, la „lasta aleo“, estis la ne diskutebla regiono de la geamantaj 
paroj, do tute sen intereso por ni. La ludoloko. kaj la tuta alia resto 
de la parko kun siaj malgrandaj aleoj apartenis al ni, al la sovaĝa 
neobeigebla junularo de la sesa kaj sepa distriktoj. 

Kiam ajn mi preterpasas la Esterliazyparkon, ĉiam min ekkaptas 
melankolia memoro kaj la „Flak-turo” *) alta, npnacanta, la malbela 
heredajo de nacisocialista potencregado, kiu leviĝas anstatau la arboj 
maljunaj, imponaj, forigitaj de senkonsciencaj manoj, ŝajnas al mi 
kiel peza tombŝtono de perdita juneco. 

Kie vi estas belaj arboj, kiuj servis al ni geinfanoj kiel bonegaj 
kaŝejoj dum niaj infanaj ludoj? Kie vi restas, vi gajaj kamaradoj, de 
la fiknabjaroj? Du militegoj disigis nin de la tiama ora junaĝo kaj 
raultajn el vi kovras jam la tero en fremdaj landoj, aliaj el vi forkuris 
kauze de la politikaj circonstancoj kaj vivas en emigracio. 

Sed en tiu tempo, pri kiu mi nun parolas, politiko ne havis inter- 
eson por ni infanoj, kvankam severa mondpolitiko trovis esprimon 
ankau tiam en la infanaj ludoj. Ne en la rondludoj de malgrandaj 
geinfanetoj, sed en la ludoj de pli grandaj knaboj. Hodiaü kiel ankau 
antau kvardek kaj kvindek jaroj la infanetoj ludas kaj kantas: 
„Manjo sidis sur stono‘* au „Lasu la rabistojn tramarŝi“ aŭ „Ĉu esta? 
la nigra kuiristino ĉi tie?“ k. t. p. 

Dum mia junaĝo ankoraŭ la memoro pri la milito de la angloj 
en Transvalo vivis vigle en la kapoj de la knaboj kaj donis al ili la 
direkton de iliaj ludoj. Poste eksplodis la milito inter la rusoj kaj 
japanoj kaj tuj formiĝis inter la knaboj du partioj. „Jen rusoj kaj 
jen japanoj“ estis nia signaldiro kaj la Esterhazyparko travivis gra- 


*) Flak-turo = turo por kontrauaviadilai kanonoj. 
















126 


vajn batalojn aranĝitajn de siaj junaj vizitantoj. Kelkaj disŝiritaj 
pantalonoj liveris la pruvon pri gravaj butaloj por la „justa aiero . 

Ne longe daŭris la intereso pri tiu ludo. Alia afero allogis la 
atenton de la knaboj; Sur grandaj afiŝoj oni vidis rajdistojn kun 
strangaj vestaĵoj kaj larĝrandaj ĉapeloj, kiuj persekutis sur rapidaj 
eevaloj forrapidantajn indianojn. La „palvizaĝuloj svingis super siaj 
kapoj „lazojn“. Kun gigantliteroj estis presita: „Bufallo Bill en Vieno!*' 

Forgesitaj estis rusoj, japanoj kaj la „rabistoj kaj gendarmoj . 
Nur Bufallo Bill, liaj kaptil-ĉastistoj kaj indianoj vivis en la kapoj 
kaj koroj de la knabaro. Ĉiu lernis fervore la ĵetadou de lazoj kaj la 
kriego de la „indianoj“ plenigis la Esterhazyparkon. Eĉ la minacado 
de la parkgardisto Lintner ne povis malhelpi la enpenetradon de la 
batalantoj en la zorgeme ĉirkaŭbaritajn herbejojn. Sed ankaŭ la 
oficĉapo kaj la minace svingita bastono de tiu konorinda viro nur 

ellogis nian kutiman mokrimon: 

Lintner venas, Lintner venas, 

li estas tie ĉi, , 

, . ' se li ricevas krejceron, 

kiel pulo saltis li! 

Sed la bedaŭrinda Lintner fakte ne povis salti, ĉar li ja estis jam 
preskaŭ okdekjara viro, kiu mein per plej bona volo ne povis ekkapti 
eĉ nur la plej malgrandan knabon. 

Ankaŭ tiu „Bufallo Bill-periodo“ preterpasis kaj aliaj okazintaĵoj 
instigis nin elpensi aliajn ludojn. Kiam ni ne estis okupataj per pied- 
pilkludo, ni „fosetaĵŝovis“, t. e. ludo per ŝtonaj aii vitraj globetoj. Per 
tiu ludo ni fariĝis spertaj psikologoj, sed nian sciencon ni akiris nur 
per tre gravaj malprofitoj. 

Sur la loko, kie nun estas surkonstruita la citita turo, iam staris 
laktovendejo. Sed ne la lakto, kiu estis vendita tie, interesis nin, sed 
la multkoloraj globetoj, kiuj kuŝis en vitraj ujoj kaj kiuj estis 
haveblaj kvar pecoj por unu krejcero, nome la ŝtonglobetoj, tarnen la 
vitroflobetoj estis pli multekostaj kaj nur la riĉaj knaboj povis aĉeti 
ilin. En tolsaketoj ni havis nian trezoron kaj ni pli malgrandaj knaboj 
estis ege fieraj, ke la pli grandaj knaboj ĥavis la favoron partoprenigi 
nin ĉe ilia globetludado. Tro malfrue ni devis konstati, ke ilia boneco 
havis materian kaiizon. Per trompa ludado ili gajne akiris niajn 
globetojn kaj kun malplenaj saketoj kaj pezaj koroj ni ŝteliris 
hejmen. 

Honte mi konfesas, ke ni pli malfrue uzis la malbonan sperton 
kontraŭ la ankoraŭ pli malgrandaj knaboj. Nur la penso, ke ili siavice 
poste estis agadintaj sammaniere, kvietigas mian konsciencon kaj mi 
povas diri, en aliformigo de konata citajo: pluheredigas senleĝeco kaj 
maljustajo kiel eterna malsano. 








» 




12? 


* 


Sed ni ja volas resti en la ŝatata Esterhazyparko kaj ĉe niaj psiko- 
logiaj ludoj. 

Do, ni ligis ledan monujon al longa preskau nevidebla fadeno, 
metis ĝin sur la vojon de aleo kaj tenante la finon de la fadeno en la 
niauo, ni kaŝis nin malantaŭ arbetajo. Ni kalkulis ĝuste. Yenis viro, 
ekvidis la monujon kaj rideto montriĝis en lia vizaĝe. Li rigardis’ 
destien, nialdekstren kaj inalantauen, cu iu venas kaj poste li rapide 
kliniĝis por levi la trovitaĵon. En tiu momento ni tiris la fadenon kaj 
la monujo malaperis de antaü la okuloj de la ektimigita viro, kiu 
insultante lotiiis. tum anuizan ludon ni kelktoje ripetis, ĝis foje 
venis viro, kiu estis pli saĝa ob ni« Li metis la piedon sur la fadenon, 
dissiris ĝin kaj kviete enposigis la belan monujon. Ni staris mutaj 
kun malfermitaj buŝoj kaj rigardis stulte unu la alian. 

La knabinoj generale estis malakceptataj en niaj ludoj. Nur la tre 
sovaĝajn el ili ni akeeptis kiel kamaradinojn en niaj vicoj. 

Sed poste venis la tempo, kiam ni ne sciis cu ni ankorau luktu 
kun la knabinoj aŭ ĉu jam ni kisu ilin. Finfine ni decidis fari la 
duan kaj nun la „lasta aleo*' ricevis sian ĝustan destinon. Certe ni 
estis feliĉaj. sed la infanparadizo fermis siajn pordegojn antaü ni por 
ĉiam kaj la revoj de oraj fiknabjaroj en la Esterhazyparko estis 
elrevitaj. 


0 • 

0 

alapero de la esperantista moralo? 

Post la dua mondmilito de ĉiuj flankoj oni povis aüdi pri malbona 
moralo civila, socia, labora kaj alispeca. Kaj mi, bedaürinde devas 
atentigi pri timiga malboniĝo de la moralo esperantista. 

ĉu ekzistas moralo esperantista? Certe, se mi per tiu ĉi koncepto 
indikas la iam memkompreneblan inter-esperantistan soliilarecon kaj 
el ĝi rezultantan korektecon kaj honestecon. Kaj ĝuste pri tiu ĉi afero 
temas nun, speciale en korespondado. 

Mi skribis bildkartojn al 9 (naü) gesamideanj anoncantaj sian 
korespondademon kaj interŝanĝemon per anonceto en „Esperanto 
Internacia“, sed mi ricevis respondon de nur 2 (du) el ili. Ke la ceteraj 
sep kartoj nur tiel senkaŭze perdiĝis, estas neversajne. 

Mi sendis salutleterojn al tri kluboj aranĝantaj letervesperon kaj 
promesantaj certan respondon. La promesitan certan respondon de du 
el ili mi atendas jam dum pli ol unu jaro. Ke mi post tia sperto ne plu 
salutos klubojn similokaze, estas afero memkomprenebla. 

Se simplaj samideanoj ne respondas, tio finfine estas klarigebla, 
car ili ofte nur volas ricevi multe da belaj kartoj kaj poŝtmarkoj; ĝi 
estas ĉiuokaze ĉagrena. Sed ke ne respondas IEL-delegitoj, malgrau 
















128 


la aldonita servo- kaj respondkupono, tio jam estas nepardonebla. Kial 
ili prenas sur sin la delegitecon ? Mi havis pli da tiaj okazoj. 

Gesamideanoj, same kiel la inondo ruilitsuferinta, ankaŭ nia 
moralo kaj samideana solidareco bezouas rekonstruon. Ni do komenca 
ĉiu ĉe si mem, por ke valid u la belaj vortoj de unu svisa samideano: 
„Mi kredas, ke neniam sin turnas esperantisto al esperantisto vane.“ 
„Esperantisto Slovaka“ N-ro. 7—8/1947. EVT. 

Riniarkigo: La aŭtoro de la supra artikolo bedaŭrinde pravas, sed ni esperas, 
ke la AEF-anoj tiurilate kondutas laŭ esperantista moralo kaj respondas ĉtun 
alskribon almenaŭ per unu poŝtkarto, por ke la skribintoj sciu, ĉu korespondado 
estas dezirata aŭ ne. Sed ofte la korespondemuloj merft kulpas, kiam ili ne 
ricevas respondon pro nelegeble skribita adreso. — La redakcio. 






Se oni ne atentas . . . 

Mi en urba parko sidis. 
ĵen amikon mi ekvidis. 

Li promenis sur la vojo, 

Mi rapidis tuj al li 
Kaj salutis lin kun ĝojo 
Kaj babilis iom ni. 

Poste reen mi rapidis. 

Sur la benk’ mi reeksidis; 
Sed eksaltis sammomente, 
Kvazaŭ pikus lnin abel’, 
Ĉar eksidis senatente 
Mi sur bela tub-ĉapel ! 

Tuj mi petis la najbaron: 
„Ho pardonu mian faron! 
Mi bedaŭras ĝin sincere. 

Mi kompensi volas ĝin!“' 

La alia sed kolere 
Sur la vangon batis min. 

Pro la forta vangofrapo * 
Murmuregis mia kapo, 

Kaj subite jen mi vidis, 

Ke min trompis malatent’, - 
Ĉar mi fakte ja eksidis 
Nur sur mia kap-legment ! 




Alois Norbert. 


Balbutado erarigas 

En la naglernejo banis 
Jen tre dika viro sin. 

Banejist’ lin akompanis 
Por instrui, gardi lin; 

Li atentis kun fervor’, 

Ke ne dronu la sinjor’. 

« 

„Sub . . la . . akvon . la sinjoro 
Jen balbutis do sen fin\ 

La alia kun fervoro 
Sub la akvon premis lin, 

Kaj la viro post sekund’ 

Venis supren el profund’. 

„Sub . . la . . akvon . .“ tuj ripetis 
Balbutante la sinjor’. 

La servisto repuŝetis 
Lin sub akvon kun fervor’. 

Post la reaper la vir’ 

Balbutegis sed sen spir’: 

„Sub . . la . . akvon . . ne . . 
min . . tenu, 

Tio . . ja . . tro streĉus . . min, 

Kur . . acisto, . . ho . . komprenu, 
Ne . . al . . mi . . permesis . . ĝin! 

Ne min . . subakvi . . gu vi, 

Ĉar . . ĝin he . . eltenas . . mi!“ 

Alois Norbert. 











129 





Parlamentano St. Csurgai el Budapeŝto 
en Vieno oficiale akceptita 

Okaze de sia ĉeesto en Vieno, la 
hungara deputito s-ano St. Csurgai 
estis oficiale prezentata en la parla- 
mento al la federacia kanceliero d-ro 
L. Figl, al la instru- kaj komercmini- 
stroj kaj al diversaj aliaj eminentuloj. 
En la Viena urbdomo li estis akcep- 
tata de la urbestro generalo d-ro Th. 
Körner en ĉeesto de kelkaj urbkonsi- 
listoj. 

S-ano Csurgai havis la okazon mon- 
tri al multaj autoritatuloj la efikan 
sonfilmon kun Esperantoteksto pri la 
rekonstruado de Budapest. Urbkonsi- 
listo d-ro V. Matejka, estro de la 
Viena urba kulturdepartemento. poste 
ordonis, ke ĉi tiu fiimo estu prezen¬ 
tata en du gravaj popolklerigaj insti- 
tutoj. 

Aŭstria Esperantista delegito al 
Zaandara 

Inter la 13.—21. 9. 1947 okazos en 
la urbo Zaandam, Nederlando (vidu 
AER n-ro 5—6, pĝ. 106'107), internacia 
semajno okaze la fondiĝon de la 
Esperanto-unuiĝo „Zaandam-Antaŭen“ 
antaŭ 35 jaroj. 

Por esprimi la koran simpation kaj 
amikecon de la aŭstria Esperantistaro 
al niaj nederlandaj samcelanoj. Aŭstria 
E-Federacio decidis sendi s-anon Emil 
Vokal (Wien) kiel oficialan delegiton 
de AEF al Zaandam, por ke li povu 
persone transdoni la salutojn kaj bon- 
dezirojn de la austria E-movado. 

S-ano Vokal vojaĝos kun siaj edzino 
kaj filineto al Nederlando, kaj la eta 
kvarjara Helga eble estos la plej juna 
Fsperantistino partoprenonta la inter- 
nacian kunvenon en Zaandatn. 

Fervojlsta Fakgrupo Esperantista 

En Ia oficiala komunikilo de la 
Generala direkcio de la austriaj ŝtat- 
fervojoj de 21. 5. 1947 aperis noto, 
ke al la fervojistoj oficiale estas per- 


mesate porti la kvinpintan verdan 
Esperantostelon en blanka fono ankaŭ 
dum la deĵoro. Alfikso de Esperanto- 
varbafiŝoj estas^ perinesata en la de- 
ĵorlokoj kaj deĵorejoj de ĉiuj stacioj 
de la aŭstriaj ŝtatfervojoj. 

Ekzamenoj pri Esperanto por la de- 
ĵoro sur la fervojoj samvalore kiel la 
ekzamenoj pri aliaj lingvoj estas apro- 
bitaj de la Generala direkcio per skri- 
bo de 16. 4. 1947. Zl. 141/1—47. 

La fervojista fakgrupo Esperantista 
dankas al la Gen. direkcio pro ĉi tiu 
grava apogo kaj antaŭenpuŝado de la 
Esperantomovado inter la aŭstria fer- 
vojistaro. La Esperantistaj fervojistoj 
estas petataj instigi siajn kolegojn 
lerni Esperanton. 

La provizora programo de la Fer¬ 
vojista fakgrupo estas: 

1. Propagandi kaj instrui Esperanton 
inter la austria fervojistaro. 

2. Proponi al ĉiui kompetentaj fer- 
vojoj-entreprenoj, ke ili oficiale ak- 
ceptu kaj favoru Esperanton kiel in- 
ternacian trafiklingvon en la tele- 
raporta strukturo. 

3. Rekomendi al la Gen. direkcio de 
la aŭstriaj ŝtatfervojoj, ke ĝi kon¬ 
stante akcelu Esperanton inter la per- 
sonaro kaj por dejoraj celoj. 

4. Interŝanĝo de aüstriaj Esperan¬ 
tistaj fervojistoj dum la ferioj kun ek- 
sterlandaj samfakuloj. 

5. Okazigo de renkontiĝo de la tut- 
austriaj fervojistaj Esperantistoi al- 
menau unufoje en la jaro. 

Esperantistaj fervojistoj aliĝu tial al 
via fakgrupo kaj kunlaboru en ĝi an- 
kau aktive! Adreso: sekretario Josef 
Zink. Wien X., Endlichergasse 2 — 4 , 
IV/17. 

La grupo „Konkordo“ Wien X., Wie¬ 
landgasse 16, aranĝos kurson por ko- 
mencantoj la 13-an de Septembro 1947 
je la 4-a ĝis la 6-a. De la 6-a ĝis la 
8-a estas grupvespero. Sendu kona- 
tulojn al la kurso kaj al la grupo. Ni 
ĉiusabate kunvenas. 








130 


















La grupo „Laboro“, Vieno XVIII., 
rekunvenos eil la popolaltlernejo, Scho¬ 
penhauerstraße 49, ekde la 18-a de 
Septembro ĉiuĵaŭde. Gastoj estas köre 
bonvenaj. Nia kurso por komencantoj: 
komenciĝas* marde, la 16-an de Sep¬ 
tembro de la 18-a ĝis la 20-a. 

Publika danko de la E-grupo 
„ESTONTO“, Linz 

Kiam post la milito Linz-aj geesper- 
antistoj komencis denove korespon- 
dadi kun eksterlandaj iamai geamikoj 
kaj alilandaj eminentuloi, anoncantaj 
ankau la restarigon de la Esperanto- 
grupo „ESTONTO“, bonvolaj gesami- 
deanoj tuj apogis libervole la grupon 
Der abunda donaco da tiom necesaj 
lerno- kaj legolibroj 

La estraro de la Linz-a Esperanto- 
grupo „ESTONTO“, la grupmembraro 
kaj ankau. multaj kursvizitantoj por 
tio ne nur esprimas personan dankon, 
sed deziras danki publike al la do- 
nacintoj. 

Specialan kaj varman dankon ni 
esprimas al: 

F-ino Dorothy Wilkinson, Hillside, 
Huby near Leeds. Anglqjo. 

F-ino Muriel Such, Huby Park, Huby 
near Leeds. Anglujo. 

S-ino W. J. Drake, 30 Lausdowne 
Road, Muswell Hill, London 10, 

The British Esperanto Association 
III. 140 Holland Park Avenue, London, 
W II., 

S-ro Otto Wälder, Eigenheim Romans¬ 
horn, Svisujo 

Al la nomitai gesamideanoj ni sam- 
tempe direktas la afablan peton, ke ili 
ankaii estonte bonvolu konservi sian 
favoron, al la Linz-aj Esperantistoj. 

Al nia danko aldonas korajn salutojn 
la estraro de la E-grupo „ESTONTO“ 

Linz, Aüstrio. 

Nekrologo 

Komence de Majo ĉj. mortakcidentis 
per biciklo s-ano Rupert Rathberger. 
Li estis vere ideala kaj fervora Espe- 
rantisto, kiu ofte vespere biciklis pli 
ol 40 km por povi partopreni en la 
grupvesperoi. Esperanto-Klubo Verda 


Stelo en Steyr, kies ano li estis, kaj 
AEF konservos al la tro frue mortinta 
s-ano dauran memoron. i 

Linz, Oberösterreich. —♦ La 30. 5. 
1947 okazis la jarkunveno de la grupo 
„Estonto“. Esiro Karl Niggl inter alie 
salutis la membrojn de la Fervojista 
fakgrupo esperantista kaj la novali- 
ĝintajn anojn de la kurso en Keferfeld. 
Poste li raportis pri la grupagado dum 
la pasinta jaro kaj dankis al ĉiuj akti- 
vuloj pro ilia kunlaboro. Kasisto Teu- 
felsbrucker donis kontentigan rapor- 
ton, la kasstato estis s. 750.—. En 
1946 la grupo nombris 41 anojn kaj 
nun 73. La novelektoj rezultigis la re¬ 
elekton de la ĉiam laborema s-ano 
Karl Niggl kiel estron kaj ansau la 
cetera listo de grupfunkciuloj unuani- 
me estis elektata. Kiel Honora Qrup- 
prezidanto elektiĝis s-ano Karl Wanek. 

Estro Niggl poste raportis pri la 
plej proksima grupprogramo kaj men- 
ciis la aranĝon de ŝipekskurso. familia 
vespero, vizito al grupoj en Keferfeld 
kaj Wels ktp. Per tio la grupo „Eston¬ 
to“ montras laucirkonstancan viglan 
agadon. j 

Keferfeld, ĉe Linz. — Sub la lerta 
gvidado de s-ano Meisleder estilis en 
Keferfeld kursgrupo kies anoj aliĝis al 
la grupo „Estonto“ kaj al AEF. La 
Keferfeld-anoj klopodos laüeble baldaft 
fondi menistaran grupon. — Ni dankas 
al s-ano Meisleder pro lia fervora 
agado kaj salutas la novajn adeptojn 
de Esperanto el Keferfeld en niai 
vicoj. La redakcio de AER. 

Knittelfeld, Steiermark. — Post kiam 
ni sukeesis trovi konvenan ejon, la 
grupo Verda Stelo denove ekprenis 
sian agadon kaj la grupvesperoj ree 
estas regulai. J 

La 7. 5. 1947 okazis la gen. kunveno. 
en kiu la estraro novelektigis. Kiel 
estro estis elektata s-ano Thomas 
Zuber kaj s-ano d-ro Halbedl Adolf ' 
vicestro. En la grupkuuvenoj estas dis- 
kutata la plano por la afituna varba- 
gado kaj ni estas certaj, ke la grupo 
sub la lerta gvidado de siaj estroj bone 


# 





prosperos. Adreso: E-grupo Verda 
Stelo, Thomas Zuber, Knittelfeld. Land¬ 
schach 4, Steiermark. 

Graz, Steiermark. — E-grupo „Unu- 
eco" estis fondata la 10. 5. 1947 en 
ĉeesto de 78 personoj. S-ano prof. 
Hainscheg faris detalan kaj interesan 
paroladon pri la utileco kaj praktikeco 
de Esperanto por la tuta mondo. Kiel 
grupprezidanto estis elektata s-ano 
Norbert Bartosch. Li estas helpata de 
stabo da aiiaj kunlaboremaj funkciuloj. 
La novfondita grupo preparas sin por 
vigla propagandlaboro venontan aü- 
tunon. 

Voitsberg-Köflach, Steiermark. — E- 
grupo Verda Stelo vigle laboras. La 
grupanoj ĉiusemajne kunvenas por per- 
fektiĝi en kurso. La Voitsberg-anoj 
kolektiĝas ĉiuvendrede je la 18-a h. 
kaj la Köflach-anoj samtage je la 20-a 
h. Kursgvidantoj estas la s-anoj Jawer- 
nik kaj instruisto Mörth. Al dommuro 
en la ĉefstrato estis alfiksata elmontra 
kesto por Esperanto-sciigoj. Autune 
estos varbcele aranĝata E-ekspozicio. 
Kiel estron la grupo reelektis la age- 
man s-anon Johann Wakonigg. 

Saatfeldern Salzburg. — La 22. 6. 47 
fondiĝis en la ĉeflernejo de Saalfelden 
nova E-grupo. Direktoro Sappl, estro 
de la E-societo en Salzburg parolis pri 
la celo de Esperanto kaj la nova grup- 
fondo. Landestro de AEF en Tirolo, 
s-ano Steiner, transdonis al la kunveno 
la inviton partopreni la Aŭstrian E- 


Kongreson en Kufstein. Ankaü instru¬ 
isto s-ano hötinger faris bonegan varb- 
ceian paroladon. Inter diversaj salut- 
leteroj troviĝis ankaŭ skribaĵo de s-ro 
distrikta lernejinspektoro Neumaier. 

La estraron de la grupo gvidas s-ro 
Ceflernej-direktoro Wallinger. Krome 
aktive kunlaboras la meritplena s-anino 
ĉeflernej-instruistino Lisi Oberlechner 
kaj instruistino öllinger. 

La fondkunvenon eĉ partoprenis tnul- 
taj geesperantistoj el Oberösterreich 
kaj l irol, tiel ke la aranĝo en Saal¬ 
felden estis ne nur loka afero, sed vera 
renkontiĝo inter ges-anoj el tri feder- 
aciaj landoj. 

AEF köre gratulas al la nova grupo, 
deziras al ĝi bonan prosperon kaj dan- 
kas al la fondintoj pro ilia fervora 
agado. Precipe ni ĝojas pri la aktiva 
kunlaboro de la geinstruistoj. 

St. Valentin, Niederösterreich. — La 
15. 6. 1947 s-ano Franz Mayr en St. 
Valentin fondis novan E-grupon kiu 
elektis por si la nomon „Nia Majstro“. 
En la lernejo okazas kurso kun 18 parto- 
prenantoj. La urbestro de la loko estas 
amika al Esperanto kaj apogas la gru- 
apon Iaüpove. Adreso: E-grupo „Nia 
Majstro“, s-ano Franz Mayr, Klein 
Erla 73, Post St. Valentin. 

Rimarkigo: Per tiu modesta raporto 
la grupo anoncas sian fondiĝon. Ni ta¬ 
rnen scias, ke tio postulis multe da 
laboro kaj AEF dankas al s-ano Mayr 
pro lia aktiveco kaj deziras al la nova 
grupo multan sukceson. — La redak- 
cio. 


INFORMOJ DE LABORISTA ESPERANTISTARO 

Adreso: Austria Laborista Esperantistaro, Wien I., Neutorgasse 9 


Ni laboru — tial I E S. 

Ni laboristaj Esperantistoj de Austrio, observante la Esperanto-inovadon 
en nia lando, staras antau jena situacio: AEF, la sola, superpartia Espcranto- 
organizo de Austrio, estas konstruita kaj bone progresas. Niaj laboristaj Esper¬ 
antistoj konscie helpis por la reorganizado de nia landa movado, konsiderante, 
ke nur organizo superpartia povas sukcesigi en vasta skalo nian Esperantan 











132 


fr 


aferon. Tarnen, subteni la superpartiecon ne povas signifi por ni rezignon pri 
la celo, kiun ni laboristaj Esperantistoj Iigas al la ideo de Zainenhof, nome pri 
la peresperanta laboro por la socialismo. Ni opinias, ke nun 
estas veninta la tempo, kiu pravigas la fondon de frakcio de la Aöstria 
Laborista Esperantistaro (ALE), kiu, neniel endanĝerigante la centran 
organizon de nia lando, donas al ni la konkretan bazon por laboro niatendenca, 
por utiligo de Esperanto al la laboristaro favore al socialismo kaj por varbado 
inter la laboristoj kaj laboristaj partioj por Esperanto. Por efektivigi tiun laboron 
ni socialistaj kaj komunistaj Esperantistoj de Aüstrio eldonas la „INTERNACIA 
ESPERANTO-SERVO“ (1ES), kiu konsistas esence el tri p a r t o j : 

1. „IES de Aüstrio“ en Esperanto, kiu enhavas a) informojn, b) arti- 
kolojn, c) leterojn, kiuj interesas la laboristaron de la landoj, ekster Aüstrio. 
Ni sendas ĝin al ĉiuj laboristaj Esp.- redakcioj, asocioj, grupoj, aktivuloj ktp. 

2. IES germanlingvan, kiu enhavas informojn, artikolojn. leterojn ktp. 
ricevitain interŝanĝe de la lab. Esp.-istoj de aliaj landoj. Gi estas destinita 
ĉefe por nia tutaustria lab. gazetaro nacilingva, kiu utiligu ĝin kiel 
presservon. 

3. Ni peras per niaj lab. Esperanto-tradukistoj la kore- 
spondadon de laboristoj neesperantistaj el Aüstrio kun laboristoj sam- 
fakaj el la ceteraj landoj. 

La punktoj 1 kaj 2 klariĝas el si mem. Temas pri informoj, artikoloj kaj 
leteroi, kiuj ne venas el informfontoj tiel reputaciaj kaj oficialaj kiel ekzemplc 
Reuter, Agenturo France-Presse, Aüstria Preso-Agenturo ktp., sed kiuj au (plej 
bone!) venas el la plumo de laboristaj Esperanto-korespondantoj mem, au estas 
citataj el raportoj de gazetoj ktp., pri kiuj estas supozeble, ke ili ne atingas 
la laboristan gazetaron en eksterlando. Ili havu karakteron aütentikan kaj, 
refutante misinformojn diversspecajn, celu klarigi pri la vera, efektiva situacio 
de la laboristaro. Ili priskribu la vivkondiĉojn, nutrostaton, log-cirkonstancojn, 
laborkondiĉoin, labormetodojn, salajronivelon, salajrobatalojn. strikojn, sukcesoin 
de solidaraj agoj k. s. Per la reciproka interŝanĝado de la bultenoj, artikoloj 
kaj leteroj kaj per la eldono de presservo en la nacia lingvo oni sukcesas 
a)fari servon al la vero kaj al la laborista movado generale,. b) fari scrvon a 
Esperanto, kiu estas efike propagandata per sia praktika utileco mem. 

La punkto 3, kiun ni transpienas de la iama Proleta Esperanto Korespon- 
dado, estas esence grava kaj plenumenda konscience kaj discipline: Ni^kontaktigu 
la diverslandajn neesperantistajn laboristojn de egalaj produktobrancoj per nia 
IES kaj ebligu al ili korespondi pri la supraj temoj kaj krei inter si la senton 
de internacia solidareco, kiun la laboristaro tutmonda tiom ege bezonas por 
firmigi kaj konstantigi la pacon kaj por sekurigi la vojon al socialismo. 

Jen kelkaj praktikaj konsiloj por la efektivigo de la tria parto de leb: 
Iru al viaj laboristaj kolegoj en viaj dejorejo, sindikato,^ sportklubo, stud- 
rondo k. s. kaj konvinku ilin pri la intereseco kaj avantaĝeco de la pens- 
interŝanĝado kun samfakulaj kamaradoj el iuj aliaj landoj. Instigu ilin al la 
kolektiva verkado de letero, kiun vi transprenas kaj traduk(ig)as kaj sendas 
kun la (kopio de la) originalo al la IES-Centro en Vieno. Tiu ĉi — se ĝi estas 
generalinteresa — enbultenigas ĝin aŭ ekspedas ĝin rekte al la IES-Centro de 
la lando, kun kiu la korespondo estas dezirata. Tiu centro siaflanke tradukas 
kaj transdonas ĝin al la respektivaj samfakaj laboristoj por organizi la respondon. 

Por finance garantii la funkeiadon de la servo oni (provizore) petu por 
la kostoj de afrankado, papero, kovertoj, la trioblon de normala aleksterlanda 
leterafranko (kaj eventuale donacon). Por la ekspedokostoj de IES-Centro oni 
finkalkulu monate po letero la duonon de tiu ĉi sumo (kio ekvivalentas al 









133 








1 letero al eksterlando kaj 1 respondletero al via adreso en Aŭstrio). La alian 
duonon kaj la eventualajn donacojn uzu por viaj diversaj elspezoj por kore- 
spondado ktp. 

Kaj nun, karaj gekamaradoj, ek al la aktivado: ni laboru — kaj tial 1ES! 

La laborkomitato de ALE. 

Letero al la Internacia Soclalista Konferenco en Zürich 

% 

% 

Okaze la Internacia Socialista Konferenco en Zürich, Svisujo, en Junio 1947, 
la estraro de Austria Laborista Esperantistaro sendis al-^i jenan leteron: 

La Austria Laborista Esperantistaro salutas entuziasine la 3an Intemacian 
Konferencon de pli ol dudek Socialistaj Partioj diversnaciaj! 

Sciante, ke ĉefe estos traktataj la 3 dernandoj: Germanio, Italio kaj Hispa- 
nio, ni estas certaj, tiuj ĉi dernandoj estos ankau bone kaj ĝuste solvitaj, lauvole 
de la klaskonscia laboristaro tutrnonda! La Austria Laborista Esperantistaro, kiel 
malgranda parto de la tutrnonda laboristaro, same konfidas al tiu ĉi Konferenco. 

Tiusence ni deziras al la 3a Internacia Socialista Konferenco plenplenan 
sukceson! 

Sed samtempe ni memorigas ĉiujn delegitojn, ke por pli intimaj rilatoj inter 
la Socialistaj partioj diversnaciaj kaj por pli bona interkompreniĝo inter la 
socialista laboristaro tutrnonda estus necese ankau forigi la lingvajn barojn kaj 
pro tio akceli vastskale la lernadon de la internacia lingvo Esperanto inter la 
laboristaro ĉiulande. 

Por internaciaj konferencoj necesas internacia lingvo! 

Tial sekvu la imitindan ekzemplon de la hungara socialista partio, kiu jam 
akceptis Esperanton en sian programon! Eĉ en la malproksima oriento la nun tre 
progresema Socialista partio de Japanio faris la saman! Kial ne ĉiuj? 

Por la estraro de la Aüstria Laborista Esperantistaro 

Ludwig Säger. 


Laborkunsido en Kufstein 

Dum la ĉi-jara landa E-kongreso en 
Kufstein aranĝos la Aüstria Laborista 
Esperantistaro la 29an de Augusto 

laborkunsidon, kies 


briĝo) ĉe la Aüstria Laborista Espe¬ 
rantistaro „Nia vojo“! Pri tio vidu la 
alvokon en la A. E.-Revuo nro. 4/5 de 
1946, gĝ. 75 kaj nro. 1/2 de 1947, 
pĝ. 21! 


(15a—17a horo)* 
tagordo estos: 

1. Salutvortoj de la estro L. Säger Monata laborkunsido regula 
(Wien). 


2. Raportoj, 

3. Celo kaj tasko, 

4. „Internacia Esperanto-Servo", 

5. Oficiala fondo de la 

a) E-laborista frakcio en la kadro 
de A.E.F.. 

b) SAT-rondo (lau deziro de la 
Austriai SAT-anoj), 

6. Elekto de la agad-komitato, 

7. Eventualajoj. 

Ciuj gek-doj. el la tuta Aüstrio estas 
bonvenantaj! — Sed ni atentigas vin, 
garantiu jam nun vian voĉdonan rajton 
per la membriĝo (respektive gastm$m- 


Regule la unuan saba4on ĉiumonate 
okazadas je la 16a horo laborkunsido 
en la Viena E-Centro, I.. Neuthorg. 9. 
Ciuj gek-doj. partoprenu laüeble! 

Faka kunsido de la Naturamikoj- 
E.-grupo en Kufstein 

(Komenco: 13.30a horo) 

Tagordo: 

1. Saluta kaj enkonduka parolado de 
la provizora estro, kamarado Josef 
Eder (Graz). 

2. Raportoj, 

3. Internaciaj interrilatoj. 




*) prokrastita (vidu la lastan informon sur la kovrilpaĝo!) 











\3i 








4. Starigo de fakreferatoj por ĉiu lig- 
lando, 

5. Elekto de la centra estraro kaj si- 
dejo de centro, 

6. Estontaj planoj, 

7. Eventualaĵoj. 

Komunikoj de la Aŭstria SAT-peranto 
(L. Säger, Wien XVI., Madersperger¬ 
straße 14/12) Postliverado de „Senna- 
ciulo“ 

Laŭ sciigo de la „S.-ulo“-redakcio 
en Parizo ne estas eble, liveri la pa- 
sintajn numerojn de „Kosmopolito“ kaj 
„Sennaciulo“, ĉar Ciui estas elĉerpitaj. 
Restas nur la strikte necesa kvanteto 
por la asociaj arkivoj. — Do, la pa- 
permanko regas ne nur en Aŭstrio .. ! 

Libro-mendado el la SAT-eldoneio 

Gis kiam la poŝt-trafiko ebligos la 
sendadon de pli granda kvanto da li- 
broj el Parizo, la dezirataj libroj estos 
baveblaj rekte ĉe la SAT-peranto. 
Sed ankaü nuntempe la mendado de 
SAT-libroi /lau katalogo) estas cbla 
pere de la SAT-peranto. Nur la po$ta- 
franko estas pli multekosta. ĉar ĉiu 
unuopa mendanto devas pagi kroni la 
libro-prezo ankau la afrankon por la 
alsendo el Parizo (kompreneble en 
austriai ŝilingoj en la poŝtŝpark.-kon- 
ton de la SAT-peranto. — Postulu do 
poŝtpagilon de li). 

% 

SAT-insignoi 

V 

Ili jam estas menditaj en Parizo kaj 
verŝajne rekte haveblai dum la Austria 
E.-landkongreso en Kufstein, al klu la 
SAT-peranto certe partoprenos. 

Menioriga manifestacio en Bruselo 

En ei tiu jaro okazos en Bruselo 
menioriga manifestacio pri la datre- 
veno de la .kreado de la fama vcrko 
„La Komunista Manifesto“ de Karlo 
Marx (1847—1947). 

La brusela laboristaro invitas la so- 
cialistajn kaj komunistajn kamaradojn 
ĉiulande organizi jam nun karavanojn 
por portopreni la solenajojn. 

Pro la specialai cirkonstancoi en 
Aŭstrio vojaĝo al Bclgujo bedaurinde 


ne estas ebla, sed ni petas ĉiujn soc. 
kaj kom. Esperantisto.in, ke ili almenau 
sendu al la Bruselaj k-doj leteron por 
esprimi inemore al la kreinto de la 
scienca socialismo nian solidarecon 
kun ili. Adreso: Brusela «Laborista 
Esperantista Grupo, sekretario F. De- 
baenb, 9, rue Lebeau, Bruxelles, Bel- 
gujo. 

Serĉataj SAT-anoj aüstriaj! 

K-do. Edi Haider, loĝinte antau la 
milito en Graz. Hirtengasse 11—2, 
estas serĉata de sia angla kdo. John 
Cairns cl Skotio. 

K-dino. Hilde D i 11 e r, bankoficistino, 
loĝinte iam en Linz, Gesellenhaus¬ 
straße 15/1, estas serĉata de sia 
sveda kdo. Per Petersson el Rottne. 
K-do. Friedrich Lettner, loĝinte iam 
en Salzburg, Linzer Bundesstr. 50, 
ne donis vivsignon ekde Junio 1944. 
Tial li estas serĉata de sia franca 
k-dino. R. Guedon el Ramonchamp. 
La iama germana soldato 
(devigata Aüstro!), kiu 1942 
estis kazernita en lernejo de Hago, 
Lineusstr. (Hollando), estas serĉata 
de sia holanda k-do. W. Wagner cl 
Hago. La nomo de la Aiistra k-do. 
bedaürinde ne estas konata. sed nur, 
ke li tiam (1942) estis 22iara agrabla 
kaj afabla blondulo, kiu eĉ tiam 
montris sian ĝustan, sinceran kai 
prudentan pensmanieron, estinte in- 
da SAT-ano. 

La cititaj gek-doj, estas petataj, bon- 
vole doni vivsignon al la Austria SAT- 
peranto L. Säger. Wien XVI.. Maders¬ 
pergerstraße 14/12. 

Aperis IES de Aŭstrio n-ro 1. 

Per la fervora kunagado de gekama- 
radoj Bekiĉ, Brettmaisser, Dalamaßl. 
Haiderer, Kraus, Marsängcr, Zimmel, 
Zöchling kaj Zottel estis jam eble 
aperigi la 1-an numeron de IES. La 
numero estis 7-paĝa, kun presita titolo. 
cetero hektografita, entenanta informojn 
por la internacia laboristaro pri la cir- 
konstancoj en Aŭstrio. Alvenis ĝis re- 
daktfino aprobaj skribo.i kaj gratuloj 
el Hungario, Svedio, Cekoslovakio, 
Britio, Belgio, Francio kaj Austrio. 










135 


Aperas la unuaj interŝanĝaj gazetoj. 

Gekamaradoj en Aŭstrio, kiuj deziras 
ricevi IES, donacu po ekz. 50 g. 

Kiu posedas malnovajn ekzernplerojn 
de SENNAC1ULO. SUR POSTENO Kai 
PEK-BULTENO de Aŭstrio kaj aliaj 
landoj, estas petata disponigi ilin al la 
laborkomitato de ALE por ekspozicio 
kaj enarkivigo. 

Kiu scias ion pri la malnovaj IPE- 
aktivistoj Bert Turner (Edinburgh), 
gek-doj Keable kaj August 
R e s p e ? Bv. iniormi k-don Hugo 
Kraus (Lageto), Vieno XVIII/110, Sa¬ 
lierigasse 25. 

IES-fonduso. La laborkomitato de 
ALE danke kvitancas jenajn donacojn 
por la IES-ionduso: listo 1: 

Winkler 15, Hütter 5, Vokal 5, Zot¬ 
tel 5, Krautschneider 5, Schneider 5, 
Neubauer 2, Dalamaßl 2, Heini 2, 
Benkl 2, Wallner 5, Zöchling 10, Kral 10, 
Kraus 5, Haiderer 15, Schertier 5, 
Petorius 1, Loibel 5, Schinike 3, Hir- 
nich 5. Sumo 112.— ŝ i 1 i n g o j. 
Aliaj gekamaradoj imitu! 

Unua interlanda priparolo de 1ES. 

Okaze de konferenco inter hungaraj 
kaj aüstriaj gesamideanoj, okazinta 
la 18-an de julio en la Esperanto- 
Centro de Vieno, reprezentantoj de la 
laborista Esperantistaro interparolis pri 
la Internacia Esperanto-Servo kun 
k-doj Bleier, Nagy kai Robitsek. Oni 
konstatis plenan samopiniecon. pri ĉiuj 
punktoj kaj la hungaraj k-doj promesis 
starigi la servon lau nia aöstria modelo. 


Hungara Socialdem. Partio oiiciale 
agnoskis Esperanton 

„Heroldo de Esperanto“ ricevis de 
la nomita partio oiicialan leteron 
Esperantlingvan kun la teksto de la 
rezolucio pri Esperanto, akceptita dum 
la 35-a partikongreso (rezolucion legu 
en AER 3—4/1947 pĝ. 57) kai jena en- 
havo: 

La estraro de la partio informis la 
Esperante parolantajn socialistojn pri 
tiu ĉi decido pere de la Esperantlingva 
gazetaro. Lau la enhavo de la decido 
la Socialdem. Partio en Hungarujo 
estas preta komenci interrilatojn kun 
la estraro, organizajoj kaj gazetaro de 
la eksterlandaj fratpartioj, kaj sam- 
tempc ĝi subtenas ĉiujn klopodojn, 
kiuj deziras evoluigi inter la membroj 
de la irat-partioj kiel eble plej inten- 
sajn rilatojn. Por la aranĝo de la kore- 
spondajoj Esperantlingvaj, alvenontaj 
el eksterlando, kiuj rilatas la inter- 
nacian laboristan movadon, nia partio 
havas konvenan personaron. La sendi- 
toj de la irat-partioj rajtos salutparoli 
dum nia proksima parti-kongreso an- 
kaü en Esperanto. 

La Socialdemokrata Partio en Hun¬ 
garujo dum sia longdaura ekzisto klo- 
podis ĉiam, por havi amikan kaj vig- 
lan interligon kun la eksterlandaj 
irat-partioj. La partio konsideras ankafi 
Esperanton taüga ilo, per kies helpo la 
socialdemokratiaj partioj povas servi 
sur internacia tereno la efektivigon de 
siaj celadoj. 

La Estraro de la Socialdemokrata 

Partio, 

Ceisekretario: Arpad Szakasits. 


Nachtrag zur Rubrik „Esperantobewegung in Wien“. 

Die Wiener Volkshochschulen im V., IX., X., XI., XVIII. und XXI. Bezirk 
haben Esperanto in ihr Kursprogramm aufgenommen. Im Volksbildungshaus 
V., Stöbergasse, ist auch ein Esperanto-Kinderkurs angekündigt. — Wir bitten 
unsere Freunde, diese Kurse durch rege Teilnahme zu unterstützen. 

Gleichzeitig machen wir auch auf das übrige sehr wertvolle Kursprogramm 
der W'iener Volksbildungshäuser aufmerksam; ausführliche Kursverzeichnisse 
sind in den einzelnen Bezirken erhältlich. 







KATOLIKA ESPERANTA VIVO 

Adreso: Austria Katolika Ligo Esperantista sekretario, Walter Murak. Wien I1L 

Beatrixgasse 19/9, Aŭstrio 


Oficlalai sciigoj de I. K. U. E. 

La Internacia Konferenco kai Gene- 
rala Kunveno de I. K. U. E. okazos en 
„Drakenburgh“, Hilversum, Nederlan- 
do, de 2.—4. 8. 1947. 

Tagordo la 3. 8. 1947: 

8.00 h. Sankta ineso, celebrota de 
sac. prof. A. Beckers, vizprezidanto de 

1. K. U. E. kun prediko de Patro J. F. 
Sineehuizen S C. J., direktoro de la 
Libro-Elekt-Servo de I. K. U. E. Komu- 
na Gregoria Kanto. 

9.00 h. Matenman&o. 

10.00 h. Generala Kunveno de I. K. 
U. E. 

1. Malfermo per la prezidanto. — 

2. Raportoj de la ĝenerala sekretario- 
kasisto pri I. K. U. E. kaj E. K. — 

3. Raportoj pri la Internacia Katolika 
Informejo. — 4. Raportoj pri la Libro- 
Elekt-Servo. — 5. Raportoj pri la 
Serva Organizo. — 6. Diskuto pri la 
estonta kaj tuja evoluigado de I.K.U.E. 
kaj E. K. kaj ĝiaj help-organizoj. — 
7. Diskuto pri la stato de la nunaj 
ĉefestraranoj kaj elekto de minimume 
unu nova funkciulo. (Pro la milito ne 
estis eble precize sekvi la statutojn 
Kion fari estonte?) — 8. Libera dis¬ 
kuto. — 9. Fino. 

En ĉi tiu kunveno havas voĉdonraj- 
ton: 1. La ĉefestraranoi. — 2. Du re- 
prezentantoj de la Landaj Ligoj, inter 
kiuj la prezidanto de Anglujo, Argen- 
tino, Aöstrio, Belgujo, Cehoslovakujo, 
Itaiujo kaj Nederlando. 

Himno Katolika 

kantebla lau la Himno Esperantista de 
F. de Menil 

Tra la vasta globo de la mondo 
oni audas ĉie pri frateco 
kaj pri unu familia rondo 
kunligota pei la amikeco, 


for dividoj, for la bataladoj! 

Ciam paco, ĉie nur la amo 
regas sen mizeraj disputadoj 
inter la infanoj de Adamo! 

Duba ŝajnas iom l’idealo. 
pri prapatra peko kaj batalo. 
voĉo sonas el la paradizo 
pri la ĉiujn difektiga krizo! 

Tra la historio de l’homaro 
Ciel bruas himno de malamo, 
atestante dum la miljararo 
pri la malvenkego de Adamo. 

Goje tarnen ni kuraĝas kanti 
belan himnon de l'homara paco, 
se l’homaro volas nur ekkanti 
himnon sanktan de la Krista graco. 
Nur la graco de la alta ĉielo 
bridos de l’homaro la pasioin. 
nur la Kristo vokas al la celo, 
al frateco la Adamajn idojn! 

Prof. J. van der Waal. 

Mortinto por la kredo 

Kiu skribos historion de la Esper- 
anto-movado inter katclikoj, tiu nepre 
nomu D-ron Metzger, unu el ĝiaj 
plej favoraj pioniroj, fondinton kaj 
estron de la Societo por Kristo la 
Reĝo. Kiel kunlaboranto de „Blanka 
Kruco“ kaj de „Katolika Mondo“, kie! 
organizinto de la kongresoj de IKA 
en 1921—1933 kaj fervora helpinto de 
Mondiunularo Katolika (MOKA), li aki- 
ris bonfamon inter katolikoj ĉiulandaj. 
Lia vigla temperamento ekkaptis niagie 
ĉiun parolanton kun li. — La nacional- 
socialismo ne forgesis lin, la ĉiaman 
„batalanton por paco inter la popoloj“. 
Li estis kaptita ĝuste en la festtago 
Petro kai Paulo 1943 kaj post dek- 
monata malliberigo oni senkapigis lin 
la 17an de aprilo 1944. D-ro Metzger 
havis la mirindan kuraton postuli de 
Hitler, ke li abdiku. 

P. Heinrich Klein. 




13 ? 


Sankta estu !a edzeco! 

Papo Leo XIII. deklaris: Kiom da 
malbonajoj rezultas el la disigoj de la 
geedzoj, estas konataj. Pro ili la geedz- 
ligoj fariĝas ŝanĝeblaj: la reciproka 
amo malpliiĝas. okazas senmoraliga 
logo al maltidelo, malutilas al Ia edu- 
kado de la infanoj, malfirmiĝas kaj de- 
gradiĝas. — Jam ofte Ia historio even- 
dentigas, ke la papoj rezistis al la plej 
potencaj princ-regantoj, kiuj minace 
postulis la eklezian aprobon de siaj 
geedz-disigoj. Per tio la papoj estis 
pioniroj de la bonmoraleco de Ia 
popoloj. 

Ekleziaj scllgoj 

La katolika eklezio estas kun 
preskaŭ 400 milionoj da anoj (=18,8%) 


la plej granda religia komuno sur la 
Terglobo. 

C i n u j o havas nun sian unuan re- 
prezentanton ĉe Ia Vatikano. la kon- 
atan katolikon juriston D-ron John. C. 
H. W u, nun kun la titolo ministro. Li 
alvenis kun siaj 13 infanoj en Romo. 

Papo Pio XII. diris: „La ka¬ 
tolika eklezio havas la taskon pro- 
klami al la mondo sopiranta pli bonajn 
kaj pli perfektajn formojn de la liber- 
eco, la plej altan kaj plej Jiecesan sci- 
igon: la indecon de la homo. lian inter- 
nan vokon al infaneco de Dio. Tio 
estas la potenca voko, kiu en ĉiuj lan- 
doj resonas de la kripo de Betlehemo 
gis la plej eksteraj limoj de la Tero 
en tempo, dum kiu bedaurinde tiu 
indeco estas degradita.“ 


Austria Esperanto-Instituto 

1. Niaj literatura] konkursoj. 

La juĝantaro elektita por la konkurstradukoj de „Urwaldfrieden“ de Peter 
Rosegger, post konscienca ekzamenado decidis rekoni kiel plej bonan tradukon 
tiun de s-ano Hugo Kraus, kiun ni publikigas ĉi-sube. Sed ĉar Ia nomita samideano 

estas mem ano de la Esperanto-Instituto, li lau la akceptitaj reguloj ne rajtas 
ticevi premion. 

Tial la dediĉitaj premioj estas atribuitaj lauvice al jenaj gesamideanoj, 
kiuj sinsekve liveris la plej bonajn tradukojn post la unue nomita: 
la premio: 50 ŝ al s-ino Jenny Weleminsky, 

2a premio: 30 ŝ al s-ro Max Bittl (precipe laödinda pro aldonitaj lingvaj 

klarigoj pri la elektitaj vortojX 
3a premio: 20 ŝ al s-ro V. Bernhard. 

Jen la traduko de s-ano Hugo Kraus: 

PACO DE PRAARBARO 

de Peter Rosegger 

(El la „Verkoj de l’arbar-lerneja instruisto“) 

Al mi ja estas agrable en la arbaro. La malmultaj homoj, kiuj min vidas 
iri en la arbaron, postrigardas min kaj ne povas kompreni, kial mi, junulo, 
tiel vagas en la senhoinaj regionoj. Ho jes, evidente, mi de tago al tago pli¬ 
junigas kaj mi komencas flori. Mi resaniĝas. Tion kaŭzas la freŝa, origina Di-kre- 
ajaro, kiu min ĉirkaŭvivas. 

Sentimentan revadon mi ne faras. Kiel ĝi penetras en la animon tra^ la 
okuloj kaj oreloj kaj ĉiuj sensoj, la kara, la bela arbaro, tiel mi volas ĝin ĝui. 
Nur homo nesocietema trovas la arbaron; kiam oni ĝin serĉas plurope jen ĝi 
fu^as kaj nur la arboj restas. 

Ili ne vidas la arbaron pro la arboj. Ha, eĉ pli, au pli ĝuste ankorau tnalpli. 



138 


ili ankaŭ ne vidas Ia arbojn. III nur vidas la lignon, kiu servas por ĉarpentado 
kaj karbigado, la branĉetaron, kiu utilas por balailoj. 

Aŭ ili malfermas la grizajn okulojn de 1’saĝeco kaj diras: Tiu ĉi apar- 
tenas al tiu klaso, aŭ al tiu ĉi — kvazaŭ la centjaraj abioi kaj kverkoj ĉiuj 
estus lernejanetoj. 

Al rni ja estas agrable en la arbaro. Tiom longe kiom mi ĝin ĝuas, mi pri 
ĝia utileco, kiel tiun utilecon komprenas la profitemo de la homoj, ankorau 
volas esti aŭdinta neniun vorton; mi volas esti tiom infane senscia, kvazaŭ mi 
nur hodiaŭ estus falinta de la ĉielo sur la molan, malvarmetan muskon en la 
ombro. 

Reto de radikoj min ĉirkaŭas, parte ĝi suĉas el la tero por siaj arboj la 
patrinan lakton, parte ĝi klopodas interplekti kun si la muskan grundon kaj (la) 
Andreas Erdmann sur ĝi. Mi milde ripozas sur la brakoj de l’reto — sur brakoj 
patrinaj. 

Estas malhele, kiel en gotika templo; la pingloarbaro konstruas la pint- 
arkan stilon! Supren leviĝas la centmil turetoj de la arbopintoj; inter ili suben. 
sur la ombran grundon, lumas, kvazaö distranĉita je malgrandaj tabuletoj, la 
profunda bluo de 1’ ĉielo. Aŭ alte supre blankaj nubetoj velveturas for 
kaj penas ekvidi min, min, la vermeton en la arbarfelto. 

Jen io flustras, jen io siblas; parolas inter si la arboj. Revas la arbaro. 

Floro granda, neĝblanka, alportiĝas de l’vento; ĉu do la pingloarbaroj 
ne floras en la sangogutoj de siaj purpuraj strobiloj? De kie la blanka 
floro? Gi estas papilio, kiu, erarfluginte for de sia suna herbejo, nun timplene 
flugetas en la malhelo de l’arbaro. 

Dum mia tuta vivo mi ne vidis teksitan maton tiel rimarkindan kiel tiun 
multkoloran, mirindan plektajon de l’muska grundo. Tio estas arbaro en mim- 
aturo kaj en la sino de ĝia ombro eble ripozas denove kreajoj. kiuj kiel mi 
rigardas la eternan teksajon de la kreado. Hej, kiel la formikoj rapidas 
kaj kuras, kiel per siaj hardikaj brakoj ili ĉirkaŭkrampas la plej etajn. de rmal- 
grandaĵoj, opiniante veneni ĉion malaniikan per sia korodanta likvajo; ankaü 
ili certe volas ankoraii akiri la mondon antaii la tacro de rmondpereo. 

Brilanta skarabo observis ilin, ĝi pcnsas malgravige pri la penantaj rampu- 
letoj, ĉar ĝi mem ja havas flugilojn. Nun ĝi petole flirtas supren, kai briletanta 
ĝi flugas ronde, kaj subite ĝi estas ĉirkaŭvolvita kai katenita per ŝnuroj. La 
araneo ie tiu aio jam . longe estis silente kaj diligentege laborinta; vualo. kia 
oli dclikata ne estas teksata en la mondo, estis iĝinta la mortvestajo de la rad»- 
anta skarabo. 

La birdetoj en la branĉaro volas ankaü montri siajn artlaborojn; tie, kle 
Ia branĉetoj estas plej densaj, ili plektas per tigoj kaj branĉetoi lulkorbeton por 
sia junuletaro. Kaj kiam ĝuste je ilia plaĉo la suno staras sur la Cielo, jen ili 
kantas kaj jubilas dum sia laboro, tiel, ke iliaj kantoj resonas en ĉiuj pingloj 
kaj arboj; sed alie ili kauras en la nesto kaj bekuinas kaj enmetas la delikatajn. 
diverskolore striitajn ovojn. 

Mi elpaŝas sur la belan interarbejon. Tremanta aerblovo tuŝetas min ren- 
kontc, koketas kun la bukloj, kisas la vangojn, tiel ke ili ruĝiĝas. Helverda 
erikobranĉaĵo kun la ruĝaj florsonoriletoj de la beroj tie ĉi, kaj malhele bri¬ 
lanta vakcinia foliaro, la ĉiamverda laüro de niaj alpoj *por la digna poeto de 
l'arbaro, kiam tia al la mondo naskiĝas. La arbara abelo susuras vage sur 
la arbustoj, kaj ĉiu floro por ĝi estas manĝpretigita tablo. 

Sur la deklivo apud la dornarbusto kaj la sovaĝaj rozoi kuŝas, faligite de 
Fventego. de antaü multaj jaroj la skeleto de grandega piceo, ŝajne blanka kiel 
eburo. Alten sterniĝas la radikoj, kiel iam ĝia pinto, kaj unu helika estis erare 
rampinta malcentren sur rigida branĉo de la radiko, nun apenafi povante retrovi 
sian vojon al la grundo. 




139 


Kie ne kondukas vojo, tie kondukas la mia — kie estas plej krute. kie la 
feltaĵo de lalnoarbustoj kaj veproj estas plej densa, kie kreskas la (Hundsbeere), 
kie la kolubro bruetas en la flava fagofoliaro de la pasinta jaro. Sovaĝaj kok- 
birdoj ektimas pro mi kaj mi pro ili kaj miaj piedoj estas la malfeliĉego de la 
formikoj, kaj mia antaŭenluktanta korpo estas la Dia vipo kontraŭ la araneoj, 
kies ŝpinaĵoj detruiĝas je tiu somera tago. 

Estas plezurego, tiel penetri en la sovaĝan arbaron, en la lokojn krepus- 
kajn kaj neesploritajn; tio, kion mi supozas, min incitas pli ol tio, kion mi scias; 
tion, kion mi esperas, mi preferas je tio, kion mi havas. 


En la venonta numero ni publikigos interesajn tradukkomparojn kaj even¬ 
tuale, lau la disponebla loko, ankoraü unu au alian el la premiitaj konkurslaboroj. 

2. Tradukindaj literaturaj verkoj. 

Por ke la laboro de niaj tradukontaj gesamideanoj — ĉefe en la liglandoj-ne 
estu sencela kaj por ke niaj amikoj ne traduku verkojn, kiuj jam estas tradu- 
kitaj aŭ kiuj ne interesas la eksterlandanojn, nia literatura sekcio faris ĉi tiun 
proponon de verkoj tradukindaj al Esperanto. Ni rimarkigas samtempe, ke laü 
nia opinio estus preferinde traduki verkojn el nia a ŭ s t r i a literaturo kaj lasi 
la tradukon de aliaj germanlingvaj verkoj al gesamideanoj el la aliaj german- 
lingvaj landoi. 

Jen nia propono: 

Adalbert Stifter: Abdias — Narrenburg — Nachsommer. 

Charles Sealstield (Karl Postl): Der Kampf um das Blockhaus — Die Prärie 
am Jacinto — Das Kajütenbuch. 

Franz Grillparzer: Elekto el lia membiografio. 

Ferdinand von Saar: Die Troglodytin — Innozens — Der Sündenfall. 

Ebner Eschenbach: Bozena — Das Gemeindekind — Der Vorzugsschüler — 
Lotte, die Uhrmacherin — Die Freiherrn von Gemperlein. 

Ludwig Anzengruber: Elekto el liaj kalendaraj rakontoj. 

Peter Rosegger: Die Schriften des Waldschulmeisters — Elekto el lia libro — 
„Als ich noch ein Waldbauernbub war.“ 

Stephan Milow: Arnold Frank. 

‘Arthur Schnitzler: Fräulein Else. 

Philipp Fallmerayer: Der heilige Berg Athos. 

Jakob Julius David: Das Höferecht — Der Übergang. 

‘Anton Wildgans: Musik der Kindheit. 

Karoline Pichler: Denkwürdigkeiten. 

Ada Christen: Jungfer Mutter. 

•Felix Salten: Bambi. 

•Karl Schönherr: Elekto de rakontoj. 

‘Alfons Petzold: Elekto de rakontoj — Das rauhe Leben. 

Ferdinand Nürnberger: Der Amerikamüde. 

‘Ernst Lothar: Engel mit der Posaune. 

‘Joseph Roth: Radetzkymarsch. 

‘Maria Eugenie delle Grazie: Der Liebe und des Ruhmes Kränze. 


• Tiuj libroj ne estas publikigeblaj sen permeso de la aütoro, respektive 
de la eldonejo kiu disponas pri liaj rajtoj. 

3. Vortaroj. La vortara sekcio de la AEI pretigis en la lasta tempo: 

a) unu fceneralan vortaron Esperanto-germanan en la proksimuma amplekso 
de „Bennemann“. Gi aperos antaüvideble en Septembro 1947. 





140 


b) Laŭ propono de grava aŭtomobilista gazeto „Austro-Motor“ la vortara 
sekcio tradukis aŭtoteknikan vortareton, kiun la redaktoro de la nomita gazeto 
volas aperigi por proponi la uzon de Esperanto al ĉiuj aŭtomobilistoj, ŝoforoj, 
aŭtoriparejoj, benzinvendistoj ktp. — En la lasta nuinero de „Austro-Motor“ 
jani aperis ĉefartikolo favora al Esperanto. 

4. Niaj kursol. 

La preparkurso por la ŝtata instruekzameno estos en Septeinbro daŭrigata 
ĝis la aŭtunaj ekzanienoj. Nova preparkurso povos komenciĝi nur post sufiĉaj 
novai anoncoj. 

ĉiuokaze meze aŭ fine de Septenibro komenciĝos po unu nova kurso por 
koniencantoj kaj por progresintoj en la lernejo Renngasse 20. Pri la tempo 
kaj kondiĉoj interesiĝantoj bonvolu informiĝi en la „Esperanto-Centro!“ 


INTERN ACIA ESPERANTO-MOVADO 


t 


Universal» Esperanto-Asocio 

Centra oficejo: lieronsgate, Rickmansworth (Herts.), Anglujo 
Filia oficejo: Geneve, Palais Wilson, Svislando 

Cefdelegito por Austrio: Raimund Cech, Wien VII., Lindengasse 8, II/ll 

La reunuigita internacia organizo Esperantista iam funkcias. Ciuj aŭstriaj 
aktivaj geesperantistoj estas invitataj au realiĝi aŭ novaliĝi al E'EA.^ La estraroj 
de la aŭstriaj E-societoj aŭ grupoj estas petataj inviti siain anojn aliĝi kaj trans- 
preni iunkcion de loka UEA-delegito. 

UEA-kotizoj por 1947: 

Membreco kun jarlibro (M. J.).ŝil. 8.-^ 

Membreco, jarlibo, abono al revuo „Esperanto“ (M. A.) . . . . „ 20.— 

Subtenanta metnbreco kun jarlibro kaj abono (M. S.).. 40.— 

Abono al revuo „Esperanto“ (por grupoj aü societoj).. 15.— 

Kotizojn sendu per poŝta transpagilo al la ĉefdelegito de UEA. 

En la kadro de la Austria Esperanto-Kongreso en Kufstein, 29.—31. 8. 1947, 
okazos fakkunveno de UEA-anoj. 

S-ano Hans Zeller, Steyr, kiu lastjare funkciis kiel IEL-delegito trans- 
donis ĉiujn agendojn al la UEA-ĉefdelegito. Pro sia fervora agado li meritas 
multan dankon. 

La ĉefa tasko de ĉiuj UEA-anoj devas esti konkorda kaj Harmonia kunlaboro 
kun la lokaj E-grupoj kaj kun la superpartia landa E-organizo, kun nia Austria 
Esperantista Federacio. 

R. Cech, ĉefdelegito de UEA por Aüstrio. 


Kunveno de Danublandaj Esperantisto] en Vieno. 

Konsiderante la gravecon de komuna lingvo precipe por la diverslingvaj 
popoloj de la Danubvalaj landoj, la Aüstria Esperantista Federacio invitis la 
reprezentantojn de la Danublandaj Esperanto-organizoj, ke ili, pasante Vienon 
por veturi al la 32 a Universala Esperanto-Kongreso en Bern, kunvenu en la 
Esperanto-Centro de la Aüstria Esperantista Federacio, por priparoli la komunajn 
interesojn de la Danublandaj esperantistoj. 








Tiu ĉi kunveno okazis la 25an de Julio 1947, antaŭtagmeze, en la kun- 
venejo de la Esperanto-Centro, Vieno I., Neutorgasse 9. Pro la postmilitai tnal- 
facilaĵoj koncerne pasportojn, vizojn, valutojn ktp. bedaŭrinde nur kelkaj hun- 
garaj samideanoj sukcesis veni ĝustatempe. Inter ili distingiĝis la eminentaj 
samideanoj Bleier, Baghi, Kaloscay kaj Csurgai. La invititaj bulgaroj, rumanoj 
kai poloj senkulpigis sin pro la diritaj malfacilaĵoj. 

Prezidis unue d-ro Fŭhring, sekcia konsilisto en la aŭstria ministerio por 
instruado, la prezidanto de la aŭstria societo de la amikoj de Esperanto, poste 
d-ro Grimme, vicprezidanto de la Aŭstria Esperantista Federacio. 

Oni priparolis jenajn temojn: 1) Esperanto kaj la lernejo, 2) Esperanto 
kaj la trafiko kaj turismo, 3) kunlaboro de la Danublanda esperantistaro. 


Pri 1): d-ro Führing skizis la situacion, akcentis le Esperantemon de la 
aŭstria registaro, sed prezentis la malhelpojn per la kvarflanka okupado de 
Aŭstrio. Ciu el la okupantaj aliancanoj postulas enkonduki sian Iingvon en la 
aŭstriajn lemejojn. 


S-ano Baghi raportis favore pri Hungarujo, kie sole inter la parlamentanoi 
ekzistas 40—60 „amikoj de Esperanto“. Oni eĉ planas leĝon pri !a enkonduko 
de Esperanto, sed la urbo Budapest estas ankoraŭ pli favora ol la ŝtato. 

S-ano Cech raportis pri Cehoslovaku.io, de kie ni ankaü audis jam tre 
esperigajn raportojn. D-ro Grimme atentigas precipe pri propono de la ĉehoj 
klopodi ke la registaroj deklaru sin pretaj enkonduki Esperanton, se almenau 
3 ŝtatoj akceptas la saman proponon. — La kunvenintoj interkonsentas. proponi, 
ke oni enkonduku Esperanton eie en la kvaran (au lastan) klason de la eletnenta 
lemejo, antaü komenco de la „meza lernejo“, kaj provizore nur kiel nede- 
vigan fakon 

Pri la 2a Cefpunkto „Esperanto kaj la trafiko (turismo)“ S-ano Cech, la 
prezidanto de la „Austria Esperanto-Servo“ kaj samtempe ĉefdelegito de UFA 
por Aüstrio, raportis, aludante la reunuigitajn UEA kaj IEL, la entreprenojn 
de la aüstria Esperanto-eldonejo „Tramondo“, la farojn de la austria Esperanto- 
Radio-informservo, la movadon inter la poŝtistoj kaj fervojistoj ktp. Koncerne 
aütomobilismon s-ano Werner kiel sekretario de la Aüstria Esperanto-Instituto. 
raportas pri lastaterape prilaborita aütoteknika vortaro, iniciatita de grava fak- 
crgano „Austro-Motor“. Pri la movado ĉe la hungaraj policistoj raportis 
s-ano Baghi. 

En la debato pri la 3a ĉefpunkto „kunlaboro de la Danublanda esper¬ 
antistaro“ oni decidis 


a) sin direkti lau la proponoj de la hungaraj esperantistoj faritaj tarn okaze 
de la unua vizito de s-ano Csurgai en Vieno, inter kiuj estas la plej 
gravaj: Reciproka konatigo de sukcesoj, amasa partopreno de la landaj 
kongresoj, aranĝotaj laueble proksime de la komuna landlimo, inter- 
ŝanĝado de la oficialaj organoj, zorgado ke la diplomatoj de la ambaü 
landoj ricevu regule informojn per la respektivaj Esp.-organizoj ktp. 

b) Oni decidis akcepti kaj rekomendi jenan rezolucion de s-ano Baghi 
pri „Danubvala interpopola Ligo“: 

„La en Vieno kunvenintaj esperantistoj je la 25a de Julio 1947 interkon- 
sentis pri la neceseco de nova movado kun la titolo „Danubvala interpopola 
Ligo“. Gia celo estas starigi efektivan pacon inter la popoloj, praktike eluzi 
ĉiun eblecon de la paca periodo por refortigi la internan prosperon kaj Ja 
komunajn interesojn de ĉiuj Danubvalaj ŝtatoj. En ĉiu urbo kaj vilaĝo fondiĝu 
tablorondoj, konsistantai ne nur el esperantistoj, kiuj klopodu akiri korespon- 
dantojn el ĉiuj Danublandoj, ĉiu en sia propra fako, por efektive praktiki kaj 
akceli la intimiĝon de la popoloj. 



La Ligo kaj ĝiaj anoj rajtas uzi la naciajn lingvojn de la Danubvalaj ŝta- 
toj, sed ili akceptas Esperanto» kiel solan traduklingvon. La neesperantistaj 

anoj petu la traduklielpon de la esperantistoj. 

Car la hodiaüa kunveno nur skribe havis la reprezentantojn de la Danub¬ 
valaj esperantistoj, ni opinias utila kaj bezona, ke en ĉiu lando la esperantistoj 
kiel iniciatantoj fonnu koniisionojn por tiu celo kaj ili preparu la unuan kon- 
ferencon de la Danubvalaj popoloj, kiu okazu en la venonta jaro (1948) en tiu 
lando, kiu plej favore akceptos la konferencon. La konferenco same rajtos uzi 
ĉiun nacian lingvon au nur Esperanton.“ .£f 

c) Lau raporto de s-ano Cecli, la reprezantantaj hungaraj samideanoj pro- 
mesis instigi la hungarajn esperantistojn al fondo de „hungara societo 
de la amikoj de Esperanto“ laü la modelo de la aüstria societo samnoma. 
Post koraj dankvortoj de s-ano Kaloscaj, s-ano d-ro Grimme finis la kun- 
venon esprimante la esperon, ke ni povos venontjare aranĝi pli grandan Danub- 
valan Konferencon. La aüstria Esperantista Eederacio zorgos pri la plenumo. 


Tutmonda Esperanto-Konferenco Paris 
1948 

Qi estos internacia konferenco pri 
politikaj, ekonomiaj kaj intelektaj pro- 
blemoj de la nuntempo. La intertrakt- 
lingvo estos n u r Esperanto. Jam 
estas starigita la konferenckomitato, 
administra kaj teknika komisionoj. La 
temoj diskutotaj dum la internacia kon¬ 
ferenco estas jenaj: 

Politika komisiono. 

1. Cu estas eble eltrovi sintezon inter 
la okcidenta kaj orienta vidpunktoj 
pri demokratio? 

2. Cu tutmonda parlamento kaj es- 
traro estas ebla? Cu la superŝtato 
estas realigebla au nur utopio? 

Ekonomia komisiono. 

1. Kio estas pli bona por la popoloj: 
la liberalismo aŭ la ŝtata ekonomia 
direktismo? 

2. Inter la diversaj ekonomioj — ka- 
pitalista, ŝtatsocialista aŭ abundeca 
— kiu devos gvidi de nun la eko- 
nomian vivon? 

Scienca komisiono pritraktos la last- 
ajn inventajojn kaj diskutos la kon- 
sekvencojn de la atoma bombo por la^ 
homaro. 

Intelekta komisiono. 

1. Cu la homoj rajtas esti tute sen- 
dependaj, sen ŝtata kontrolo pri 
pasportoj, doganoj, devizoj ktp., 
aŭ ĉu la interesoj de la diversaj 
ŝtatoj povas limigi la sendepen- 
decon de siaj ŝtatanoj? 


2. Cu la gazetaro kaj la radio devas 
esti sendependaj, statkontrolaxaj au 
nur Atataj? 

3. Kiamaniere eduki la infanojiK por 
la individuo. la familio. la ŝtato. 
la nacio aü la homaro? 

Ni köre petas ĉiujn Esperantistojn 
en la mondo, * kaj ĉefe la Parlament- 
anojn, ekonomiistojn kaj intelektulojn, 
sin turni al ni por yrepari la laboror 
de la konferenco. 

Ni ankaü petas ĉiujn Esperantistoin. 
kiuj volas helpi la sukceson de la kon¬ 
ferenco, ke ili sendu al sia landa Es- 
peranta asocio inonhelpon por la Konto 
de la konferenco. Nia plano por la rc- 
aligo estas jam preskaü tute preta. Sed 
ni bezonos sufiĉe gravan sumon por 
efektivigi ĝin. - j 

La sukceso de la konferenco, do de 
ESPERANTO inem, kuŝas en viaj ma- 
noj. Kiu estas preta helpi? 

Kiel en 1937, ni estas certaj, ke ni 
sukcesos. 

JCurage antaüen! Dankon! 

Pierre Petit, Prez. de la Organiza 
Komitato 34 rue de Chabrol. Paris, 
Francujo. A 

Internacia Polica Ligo 

Estas intencate restarigi Internacian 
Polican Ligon. Tiu organizo devas 
ĉiulande prepari terenon por efika in¬ 
ternacia kunlaboro kaj esti helpanto de 
la oficiala Internacia Kriminalpolica 
Komisiono. Raportanto estos s-ro A. 
Sclnvartz, Commissaire Principal (ĉef- 


% 










koraisaro) 10 rue Engelhardt, Stras- 
bourg-Meinau, Francujo. 

Policanoj Esperantistaj bonvolu sen- 
di al li informojn pri ia fakmovado 
kaj utilajn sugestojn pri praktika uzado 
en policaj rondoj. 

REZOLUCIO 

Akceptita de la 12-a Kongreso de 
Flandra Ligo Esperantista 

La Kongreso: 

1. Sincere ĝojas pri la reunuiĝo de 
la neŭtrala internacia Esperanto- 
Mo vado; 

2. Esprimas la deziron ke UEA ak- 
ceptu Flandra-n Ligo-n Esperantista-n 
kiel plenrajtan landan Esperanto-Aso- 
cion; 

3. Ree instigas ĉiujn internaciajn 
Esperanto-Organizaĵojn. neŭtralajn kai 
ne-neŭtralajn, pristudi la starigon de 
tutmonda Esperanto-INSTANCO kiu 
REPREZENTU senescepte ĉiujn esper- 
antistojn: 

4. Decidas komuniki tiun ĉi rezolu- 
cion al la Esperantogezetaro por ke 
ĝi veku ĝeneralan aprobon kaj sim- 
pation. 

D-ro T. van Gindertaelen Pez. Fl. L. E. 

Tutmonda Esperantista Kuracista Aso- 
cio (TEKA) 

TEKA antaŭmilite estis floranta mo- 
vado. Gi kunigas kuracistojn, farma- 
cistojn, dentistojn k. s. medicinajn pro- 
fesianojn. Oni nun klopodas revivigi 
ĉi tiun gravan organizon kaj eldoni 
ĝian organon Internacia Medicina 
Revuo. Ciuj estintaj membroj anoncu 
sin tuj. Estas petate pagi jarkotizon 
de 2 us. dolaroj aŭ egalvaloron. lli 
rajtas ricevi ĉiujn eldonaĵojn de TEKA. 
Kie eblas, oni pagu rekte al la poŝt- 
ĉek-konto 2814 51 (Bruxelles, Belgujo), 
en aliaj Iandoj al la ĉefdelegitoj de 
IEL. Adreso: Cefsekretario de TEKA, 
d-ro P. Kempeneers. 19, av. Montjoie. 
Uccle (Bruselo) Belgujo. 

Militviktimoj estas serĉataj 

Malfeliĉaj gepatroj sopire atendas 
vivsignon de siai gefiloi. Cu iu Esper- 


antisto hazarde scias ion pri la sorto 
de jenaj personoj? 

Ignaz Trippolt. nask. 27. 7. 1920, log:. 
Theissing, Post Bad Leonhard, Kärn¬ 
ten, Aŭstrio. Lastfoje: Ardennen, Bel¬ 
gujo. 

Josef Pfennich, nask. 1. 3. 1916, loĝ. 
Görlitzen, Post Bad Leonhard, Kärn¬ 
ten, Aüstrio. Lastfoje: Slovakujo. 

Johann Konnerth, nask. 1. 2. 1921, 
log. Haidendorf, distrikto Nasot, Ruma- 
nujo. Lastfoje: Francujo. 

Maria Konnerth, nask. 8. 3. 1923, 
log. Haidendorf, distrikto Nasot, Ruma- 
nujo. Lastfoje: Rugkrucanino en ori- 
enta fronto. 

Eventualajn sciigojn bonvolu sendi 
(elspezoj estas repagataj) al Esper- 
anto-delegito Othmar Bühner, Gör¬ 
litzen 36, Post Bad Leonhard, Kärnten, 
Aüstrio. 

Glitlumoi tra Esperantujo 

Belgujo. — TJO, Belga sekcio. en 
sia informilo numero 5—6/1947 pledas 
por unueco en la E-movado kaj citas 
nombron da landoj, en kiuj la postu- 
lita organizita kunlaboro jam efektivi- 
ĝis. Gi forgesis citi ankau Austrion. 

Britujo. — La 4. 2. 1947 okazis Es¬ 
perantista kunveno en Ia Universitata 
Kolegio de Londono kaj oni okupis sin 
pri aplikado de Esperanto) en la servo 
de scienco. Estas fondita Brita Esper- 
anta Scienca Asocio, kies celo estas 
antaüenigi Esperanton sur la scienca 
kaj teknologia kampoj en Britujo. Se- 
kretariejo: E. D. Durrant, 18 Romeyn 
Road, London, S. W. 16. 

Okaze de la aĉeto de kopirajto de 
Basic Englsh per la angla registaro, 
la Brita Esperanto-Ascio sendis cir- 
kuleron al ĉiu parlamentano kun klar- 
igo pri la eduka valoro de Esperanto. 

Bulgarujo. — Okaze de Ia 60-jara 
jubileo de Esperanto, 30-a datreveno 
de 1’ mortotago de d-ro Zamenhof kaj 
30-a Landa Kongreso de la Bulgara 
E-Asocio, la bulgara poŝto eldonas 
Esperanto-poŝtmarkon valore de 20 
plus 10 levoi. 










Cehoslovakujo. — La Cehoslovaka 
Ministerio de Informoj (fako VI, Praha 
III., Triŝte 9) publikigas multobligitan 
bultenon ĉiusemajnan, kiun ĝi dissen- 
das al redakcioj por uzo en gazetoj. 
La bulteno ankaŭ enhavas informojn 
pri la Esperantomovado. La ministerio 
aperigas ankaŭ alilandajn seriozajn 
sciigojn pri kulturaj k. s. okazintaĵoj. 

Cinujo. — En Cengtu estiĝis E-Unu- 
iĝo, kiu ekprenis viglan propagand- 
laboron. Adreso: Esperanto-Unuiĝo, 
P. O. Box 77, Cengtu, Cinujo. 

Danlando. — Fondiĝis Dana Esper- 
antista Komun-Komitato (DEK) per 
interkonsento de Centra Dana E-Ligo 
kaj Dana Laborista E-Asocio. La inter¬ 
konsento respektas la rajtojn kaj sen- 
dcpendecon de la respektivaj organi- 
zoi, kiuj tarnen devigas sin en DEK 
diskuti aferojn pri komunaj interesoj. 

Finnlando. — La Esperanto-Instituto, 
Töölöntullinkatu 7 A 2, Helsinki, aran- 
ĝas denove somerajn kursojn. 

Grekujo. — En du pedagogiaj aka- 
deinioj kaj ses gimnazioj la gelern- 
antoj esprimis sian deziron partoj)reni 
E-kurson. Bedaurinde mankas sufiCe 
da kompetentaj instruistoj. La gazetoj 
skribis pri Esperanto kaj vekis la in- 
tereson en la publiko. La E-Asocio 
klopodas organizi la movadon ankaŭ 
en la provinco. 

Hungarujo. — Budapeŝta Cefurba 
Fremdultrafika Oficejo. Budapest V., 
Deak Ferenc-ut. 2, eldonis novan pro- 
spekton en Esperanto. Petu ekzem- 
pleron por via grupo, ekspozicio k. s. 

Islando. — Depost Aprilo 1944 en 
Reykjavik estiĝis denove vigla E-mo- 
vado, kiu dum la kriza tempo mal- 
funkciis. Nun E-societo v Auroro“ ek¬ 
prenis la varblaboron. Gi ankaŭ petis 
la islandan ministerion por edukado 
pri enkonduko de Esperanto en la 1er- 
nejojn. La iministra respondis, ke li 
estas preta proponi al la parlamento, 
ke Esperanto estiĝu deviga fako en la 
islandaj lernejoj, se la proksimaj lan- 
doi agus simile. Adreso: E-Societo 
..Afiroro“. Poŝtkesto 1081, Reykjavik, 
Islando. 


Kanado. — Ein Calgary, ŝtato Al¬ 
berta, Esperanto trovis eniron en la 
Teknologia Instituto. 

Kanariaj Insuloj. — En Januaro 

komenciĝis en la universitato Laguna 
E-kurso. La kurson partoprenis eĉ kvar 
profesoroj de la universitato. El tiu 
kurso eble evoluos E-movado sur la 
insuloj. 

Malajo. — En la Sudmara Insularo, 
en Malajo kaj Singaporo antaumilite 
estis sufiĉe vigla intereso pri Esperan¬ 
to. Nun denove estiĝis en Singaporo 
E-Rondo. Oni preparas okaze de la 
60-jara jubileo de Esperanto ekspozi- 
cion. Adreso: Hou Cliio Publika Ler- 
nejo, 897 North Bridge, Road, Singa- 
pore. ' 

Nederlando. — Esperanto estas in- 
struata nuntempe en 18 lernejoj en 16 
urboj al 654 gelernantoj. 

Polujo. — En Gdynia lernas skoltoj 
en komerca gimnazio kaj instruistoj 
kaj geknaboj en Liceo de Belaj Artoj 
Esperanton kiel objekton devigan. 
Fremdlandaj Esp-istoj anoncu sin en 
Gdinia au Gdansk ĉe la IEL-dclegitoj. 

Portugalujo. — Esperanto-movado 
en Portugalujo oficiale ne estas per- 
mesata, ĉar oni suspektas la Esperan- 
tistojn esti komunistoj. Tarnen ekzistas 
20 kvazau neleĝaj. sed tarnen silente 
tolerataj E-rondoj en la tuta lando, 
kiuj antaŭ nelonge kuniĝis al Portu- 
gala Esperanto-Ligo. Gi eldonas mult- 
obligitan bultenon „Unuigo“. Adreso: 
Portugala E-Ligo, Apartado 125, Lis- 
boa-N. 

Urugvajo. — La Zamenhofa Tago 
estis solene festata en Montevideo. La 
vicprezidanto de la Urugvaja E-Societo. 
prof. M. F. Mencndez, oratoris pri: La 
kultura valoro de lingvo internacia. 

Usono. — Esperanto estas instruata 
en diversaj lernejoj de 20 urboj. — 
„American Esperantist' 4 , organo de la 
E-Asocio de Norda Ameriko. represis 
en numero 11—12/46 la intervjuon de 
Stephan Zodel kun eksministro d*ro 
Frenzei pri Esperanto, aperinta en 
Austria E-Revuo numero 1 /46. 






BIBLIOGRAFIO 
La Araneoi 

Jen 24 pĝ. libreto verkita de prof. 
Agostinho de Silva, trad. de M. S. Gi 
estas la kvina volumeto en vico de 
kulturinformaj tekstoj, dediĉitaj por la 
junularo, eldon. Manuel Freitas Monte 
da Lapa 49— 1, Porto, Portugalujo; 1944. 

Car multaj homoj pri la surskribe 
nomitaj bestetoj nc pli multe scias 
krom ke ili en memfaritaj retoj kaptas 
muŝojn, aspektas malbele kaj ekzistas 
speco kun krucsigno sur dorso, tial mi 
opinias, ke la verketo ankaŭ estas le- 


ginda por plenaĝaj homoj. Diversaj 
specoj kaj genroj de la araneoj pasas 
antaŭ niaj spiritaj okuloj. La verkinto 
ne volas doni lernolibron pri zoologia 
sistemo, nek priskribi unuopajn arane- 
specojn, sed al ni konatigi ĝeneralan 
vivobildon de la bestaro araneoj. 

La tradukinto majstras perfekte la 
sufiĉe malfacile tradukeblan temon. 
Nombro de al laiko nekonataj terminoj 
ne estis evitebla, speciale en la anato- 
mia parto, kiu postulus por pli bona 
kompreno pliajn desegnaĵojn. Per tiu 
ĉi tradukaĵo estas ree montrita la inter- 
nacia valoro de Esperanto. 

Lud. Siedl. 


H arum sollen Deine ENGLISCH-Kenntnisse einrosten? j 

Dein englischsprechender Freund 

SCRAPS, Sf^aohmagazin HHft Dl t W8if! 

Unterhaltsam ★ bildend ★ belehrend ★ illustriert 

% 

Größtmögliche Verwendung der internationalen Laut¬ 
schrift gestattet leichtes W iederholen und Selbststudium 

Österreichs führende, ministeriell 
approbierte Sprachzeitschrift — die 
unentbehrliche Studienunterlage für 
die Schule und den Privatmann! 

m 

t 

% 

ENGLISCH wird immer seine Bedeutung neben ESPERANTO 

als Weltsprache behalten! 

Verlange noch heute kostenlose Probehefte u. Abonnements: 

I Zentralb üro Scraps, Wien IX, Löblichgatte 6/17 

^ _ — _ _ ___ | — .. .' _ _ _ _ . _ _ __ __ 

Eigentümer und Herausgeber: österreichischer Esperantisten-Verband. Verlag: 
Tramondo. Verantwortlicher Redakteur: Alfred Berdan, sämtliche Wien I., 
Neutorgasse 9. Druck: Holzwarth & Berger, Wien I., Börseplatz 6. 






































































(ZI. 3216/1 *47) 





Im Esperanto-Buchhandel und Verlag 

TRAMONDO j 

Wien I., Ncutorgasse 9 

erhältliche Bücher: 'I 

Neue Preise 

„Freude durch Esperanto“, Lehrbuch von Hugo Steiner. S 6.— 

„Esperanto, Kurzer Lehrgang in 30 Lektionen“, herausgegeben vom 

üsterr. Esperantisten-Verbänd .. S 3.50 




„Grundsätze des Fremdsprachunterrichtes“, bearbeitet und heraus- 
11 . * 

gegeben vom üsterr. Esperanto-Institut (in Deutsch, mit 

Esperantobeispielen) . S 6.— 

„Tabeloj por la intua instruado de Esperanto“ von Franz Mestan S 1.50 

„Maschinentechnisches Esperantowörterbuch“ von E. Wüster .... S 5.50 

„Senhalte al la celo“, Esperantolesebuch von A. Norbert. S 4.— 

„Kantaro de la AEF“ . S 2.— 

„La mondopaco kiel psikologia problemo“ von Hans Thirring, über¬ 
setzt von Hugo Sirk. S 3.— 

„La mortado“ von H. Nothnagel, übersetzt von B. Selzer .... S 2.— 

„Tri maistronoveloj“ (Kleist: Das Erdbeben in Chili, Storm: Veronika, 

Stifter: Aus dem Kondor), übersetzt von E. Pebe. S 5.50 


Derzeit im Druck: | 

„Handwörterbuch Esperanto-Deutsch“, herausgegeben vom üsterr. Esperanto- 
Institut, erscheint voraussichtlich Ende September 1947. -9 

• * 1 

Ferner machen wir unsere Mitglieder und Leser nochmals darauf aufmerk¬ 
sam, daß durch die Buchhandlung „Trainondo“ auch alle Neuerscheinungen auf 
dem deutschen Büchermarkt bezogen werden können. Eine Auswahl deutscher 
Bücher ist stets vorrätig, nicht vorrätige werden auf Wunsch raschestens 
beschafft.. Verkaufszeiten der Buchhandlung: täglich von 9 bis 12.30 Uhr und 
13.30 bis 18 Uhr. Telefonf U 20-3-51.